Theodor Seuss Geisel

El Vikicitaro
(Alidirektita el D-ro Seuss)
Theodor Seuss Geisel
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Theodor Seuss GEISEL (naskiĝis la 2-an de marto 1904 - mortis la 24-an de septembro 1991) estis fama usona verkisto kaj ilustristo plej konata pro sia infana literaturo verkita sub la pseŭdonimo Dr. Seuss (aŭ esperante D-ro Seuss) inkluzivante The Cat in the Hat (esperante La Ĉapelita Kato), Green Eggs and Ham (esperante Verdaj ovoj kaj ŝinko), kaj How the Grinch Stole Christmas! (esperante Kiel la Grinĉo ŝtelis Kristnaskon). Lia verkaro iĝas legenda inter anglalingaj infanoj kaj gepatroj. Lia aparta stilo estas konata pro distinga poetika metriko kaj bizaraj fantastiaj estaĵoj. Li ankaŭ verkis kun la pseŭdonimo "Theo. LeSieg". Li verkis kaj ilustris 48 infanajn librojn.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« De tie al ĉi tie, de ĉi tie al tie, amuzaj aferoj estas ĉie. » « (angle) From there to here, from here to there, funny things are everywhere. »
— Theodor Seuss Geisel


Disputataj[redakti]

Citaĵo
« Ne ploru ĉar finiĝis. Ridetu ĉar okazis. » « Don't cry because it's over. Smile because it happened.
  • ofte atribuita al D-ro Seuss ankaŭ atribuita al anónima proverbo.
  • tiu ĉi citaĵo ankaŭ estas atribuita al Gabriel García Márquez en la hispana: "No llores porque ya se terminó, sonríe porque sucedió." »