Johano Amoso Komenio

El Vikicitaro
(Alidirektita el Comenius)
Johano Amoso Komenio
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio
Verkoj en Vikifontaro

Johano Amoso KOMENIO (ĉeĥe Jan Amos Komenský, germane respektive latine Johann Amos Comenius; naskiĝis la 28-an de marto 1592 en Nivnice apud Uherský Brod; mortis la 15-an de novembro 1670 en Amsterdamo) estis elstara filozofo, fondinto de la moderna pedagogio ("instruisto de la nacioj") kaj ĉefa reprezentanto de la moravia kulturo en la 17-a jarcento. Sur liaj principoj pri pedagogio ankoraŭ hodiaŭ staras la moderna lernejsistemo kaj pedagogia scienco.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Ĉiam komencante de la unua por atingi la lastan, de la plej alta al la plej profunda, de la plej facila al la plej malfacila ĝis venki la plej malfacilan. De la malgrandaj kaj unuopaj aferoj al la komplikaj kaj de tie al la plej komplikaj. »
Citaĵo
« Ĉiuj aferoj dependas de unu sola ordo»
Citaĵo
« Aristotelo komparis la menson de homo kun malplena tabuleto, sur kiu nenio estis skribita, sed sur kiu ĉiuj aferoj povus esti gravuritaj.... Estas tamen ĉi tiu diferenco, ke sur la tabuleto la skribado estas limigita de spaco, dum en la kazo de la menso, vi povas daŭre skribi kaj gravuri sen trovi iun limon, ĉar, kiel jam montrite, la menso estas senlima. » « Aristoteles hominis animum comparavit tabulae rasae, cui nihil inscriptum sit, inscribi tamen omnia possint. … Hoc interest, quod in tabula lineas ducere non licet, nisi quousque margo permittat: in mente usque et usque scribendo, et sculpendo, terminum nusquam invenies quia (ut ante monitum) interminabilis est. »
Citaĵo
« Necesas komuna lingvo por la mondo. Ĝi devas esti "tute nova" kaj "pli facila ol ĉiuj lingvoj".[1] »

Referencoj

  1. Laŭ vikipedia projekto vizaĝoj

Aliaj projektoj[redakti]

Wikipedia:eo
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri:
Trovu «Johano Amoso Komenio» inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Verkoj ĉe Vikipedio[redakti]