Saltu al enhavo

Almozo

El Vikicitaro
(Alidirektita el Almozpetanto)
Almozo
Almozo
Almozo
Aliaj projektoj
Almozo en Vikipedio
Almozo en Komuneja kategorio
Almozo en Vikivortaro

Almozo (el la greka: ἐλεημοσύνη, „kompato“ tra la germana Almosen eble kun influo de la pola Jałmużna) estas donaco al malriĉulo, plej ofte en formo de mono aŭ nutraĵo.

Citaĵoj

[redakti]
Citaĵo
« Donado de almozoj neniam malriĉigas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Almozpetanto sinĝena restas kun sako malplena. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Almozoj ne malriĉigas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Kiu tro ripozas, baldaŭ almozas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Oni diras, ke malriĉuloj eniros la paradizon kvincent jarojn antaŭ la riĉuloj. Per almozoj oni aĉetas iom de la paradizo de la malriĉuloj. »
— Elias Canetti, La voĉoj de Marakeŝo