Seksa orientiĝo

El Vikicitaro
Seksa orientiĝo
Seksa orientiĝo
Seksa orientiĝo
Aliaj projektoj
Seksa orientiĝo en Vikipedio
Seksa orientiĝo en Komuneja kategorio

Seksa orientiĝo estas stabila, sentata ene seksardo kaj/aŭ psik-emocia dungiĝo al personoj de koncerna sekso.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« "Nu, eble mi estas latenta samseksemulo." Li konsideris tion dum momento. "Aŭ eble mi estas latenta aliseksemulo. Ĉiukaze mi estas sufiĉe latenta." »
— Margaret Atwood, The Edible Woman
Citaĵo
« La farenda demando ne estas, "Ĉu oni naskiĝas samseksema?" La farenda demando estas, "Kial samseksemuloj devas pruvi ke niaj sentoj estas realaj kaj konstantaj kiam la samo estas taksita memevidenta kiam dirita de aliseksemulo?" »
— Hamish COPLEY
Citaĵo
« Kaŝita ie profunde en mia propra kamero estas infanaĝa kolektlibro en kiu estas gluita precize koloritaj disegnoj de la Imperiestrino Ĵozefina kaj la britia Princino Margarita. Jam je la aĝo de ok jaroj mi meditadis pri kronoj kaj roboj kaj la vera signifo de la vorto "reĝino." »
— La Granda Dukino Tatiana Nevahoydova
Citaĵo
« Mi ne elektis esti lesbo - mi elektiĝis! Ĉu ŝerce? Mi rajtas esti geja? Ho, dankon! Mi ne eĉ plenigis la demandilon; mi tioooom miras... Jen, mi estas lesbo, mi gajnis ! »
— Suzanne WESTENHOEFER
Citaĵo
« Kiam oni demandas, "Ĉu mi diru al mia patrino ke mi estas gejo?" mi diras, "Neniam diru al via patrino ion ajn.»
— Quentin Crisp
Citaĵo
« Li rigardis min kaj diris, "Viiii fika lesbaĉo!" Kaj mi pensis, "Nu, kia lertulo, verŝajne li rigardis min unufoje kaj sciis tuj ke mi estis ankaŭ blanka!" »
— Lea DELARIA
Citaĵo
« Ĉu vi legis la libron de Holly NEAR? Ne faru al vi la ĝenon, jen la plej interesa frazo en la libro: "Mi sentas min lesba... kiam mi amoras kun virino." Booooooooooone, Holly! Nu, la plej granda malsamo inter mi kaj Holly estas ke mi sentas min lesba kiam mi RESPIRAS! »
— Lea DELARIA
Citaĵo
« Dum nia kulturo igas ke elŝrankiĝi estas akto de civila malobeo, esti gejo estos politika esprimo. Akceptu, almenaŭ por la aktualo, ke via seksemeco havas politikajn signifojn. »
— Kenneth HANES
Citaĵo
« Mia patrino diras al homoj, "Mia filino... estas ŝercisto... kaj lesbo... ambaŭ samtempe.»
— Elvira KURT
Citaĵo
« Alvenis la tempo kiam la risko necesa por resti fermita en burĝono pli doloris ol la risko elflori. »
— Anaïs NIN
Citaĵo
« Mi diris al vi ke diri la veron estas dolora. Devi mensogi estas multe pli. »
— Oscar WILDE, De Profundis
Citaĵo
« Mi amegas miajn gejajn amikojn, sed kiam mi estis knabineto mi ĉiam deziris esti konstante ĉirkaŭita de belegaj viroj, kaj mi estas, kaj mi devintus pli specifi. »
— Margaret CHO
Citaĵo
« Dank' al Dio por gejoj, ĉar se ne estus gejoj mi ne parolus al virojn entute. »
— Margaret CHO
Citaĵo
« Grace, kvinjaraĝa, vizitas kun amikineto kaj diras al ŝi, "Ni ludu esti gejaj." La amikino diras, "Kio estas geja?" Kaj Grace diras, "Geja estas kiam du knabinoj kunvenas, dancas, kaj amuziĝas." »
— Kate CLINTON
Citaĵo
« Unu disegnisto de edziĝkukoj diris al mi, "Ni ekspertas pri komplikaj, belegaj blankaj floroj ĉie sur la kuko." Mi diris, "Mi devas diri al vi, ĉi tiu estas por du viroj." Estis paŭzeto kaj ŝi diris, "Mi povus meti etajn basballudistojn...?" »
— Mark HARRIS, edzo de Tony KUSHNER
Citaĵo
« Homoj ne kredas ke povas esti larmoj inter viroj. Homoj kredas ke ni simple ludas kaj ni faras ĝin por ŝoki ilin. »
— James Baldwin
Citaĵo
« Kiel ĉiu scias, bugrulo estas samseksema sinjoro kiu ĵus eliris la ĉambron. »
— Truman Capote
Citaĵo
« Kion tio signifas, ke vi "ne kredas pri samseksemo"? Ne temas pri la paska kuniklo; ne necesas via kredo. »
— Lea DELARIA
Citaĵo
« Ŝajne, ĉi tiu socio volas ke siaj infanoj sciu nenion; volas ke siaj kviraj infanoj kunformiĝu aŭ (kaj ĉi tiu ne estas troigo) mortu; kaj ne volas scii ke ĝi ricevas tion kion ĝi volas. »
— Eve KOSOFSKY SEDGWICK, Tendencies
Citaĵo
« Ni faru leĝon ke gejoj povas havi naskiĝtagoj, sed heteroj rajtos pli da kuko—por sendi la ĝustan mesaĝon al l'infanoj. »
— Bill MAHER
Citaĵo
« Kiel ajn oni kredas ke amoraj rilatoj inter viroj hontindas, tion kaŭzas malbono de la registoj kaj poltroneco de la popolo. »
— Platono
Citaĵo
« Gimnazie, kiam viaj gefiloj faris tion kio taŭgas por tiomaĝaj infanoj, la mia prilaboradas sinmortigan mesaĝon, skribante kaj reskribante ĝin por ke lia familio sciu kiom li amis ilin. Mia ploranta deksepjaraĝa filo forŝiris mian koron, singultante ke li tute ne povis suporti vivi plu, ke li ne volis esti gejo kaj ne povis alfronti vivon sin digno. Vi aŭdacas paroli pri protekti familiojn kaj infanojn de la samseksema minaco, kiam vi mem disŝiras familiojn kaj senesperigas infanojn. Mi ne scias kial mia filo estas gejo, sed mi ja scias ke Dio ne metis lin kaj milionojn kiel li sur la teron por doni al vi iun ofendeblan. »
— Sharon UNDERWOOD
Citaĵo
« [Inter junaj gejoj] estas la ribelemulo kiu, rifuzante gejofobion, kreas reziston kiu protektos lin de deprimo kaj sinmortigo»
— Dro Michel DORAIS, Mort ou fif
Citaĵo
« Timu gejojn — ili povus kaŭzi feliĉon. »
— Kontraŭ-gejofobia ŝildo, Tenezio, 2005
Citaĵo
« Nu bone, la konservativuloj ŝanĝis mian ideon. Permesi gejedziĝon, mi konvinkiĝas, detruos la familion, malfortigos okcidentan civilizacion, ŝanĝos Usonon en Sodomo kaj Gomoro, pliigos la negoc-malekvilibron kun Japanio, kaj kaŭzos kariojn. La potenca logiko de konservativaj kontraŭstarantoj tro fortas por nei. »
— Stephen CHAPMAN
Citaĵo
« La ideo de "tolero" ŝajnas impliki degnemon, arogantan proklamon ke estas norma "bona" maniero amori, kaj ankaŭ "aliaj" manieroj kiujn oni devas toleri kiel "alternativojn," ĉar ni estas bonuloj aŭ io tia. »
— Shere Hite
Citaĵo
« Kara Abby: [Ni ĝeniĝas ĉar geja paro ĵus alvenis apude.] Kiel ni povas pliigi la kvaliton de la najbarejo? Vi povus translokiĝi. »
— Abigail Van Buren
Citaĵo
« Amu lin kaj lasu ke li amu lin. Ĉu vi kredas ke io ajn sub la ĉielo gravas? »
— James Baldwin
Citaĵo
« Se estas peko ami belan knabon. Do tiel mi pekas. »
— Richard Barnfield
Citaĵo
« Kio alia estis la amo de la lesbanino [Sapfo] krom la amarto de Sokrato? Ĉar, laŭ mi, ambaŭ praktikis amon siamaniere, ŝi por virinoj, li por viroj. Ĉar oni diras ke ambaŭ amis multajn kaj sin preokupis pri ĉio bela. Tio kio estis Alcibiado kaj Ĉarmido kaj Faedro por li, Girina kaj Atisa kaj Anaktoria estis por la lesbanino. »
— Maksimo de Tiro
Citaĵo
« Senmorta Afrodita de la brodita trono, filino de Zeŭso, teksantino de ĉarmoj, mi pregas, ne frakasu mian spiriton per ĝeno kaj ĉagreno, ho reĝino. Sed venu, se iam ajn antaŭe vi aŭdis mian voĉon fore, kaj aŭskultis, kaj lasante l'oran domon de via patro venis kun ĉaro jugite, kaj belaj rapidaj paseroj tiris vin, flugante rapide ĉirkaŭ la obskura tero, de paradizo al la meza ĉielo; rapide alvenis ili, kaj vi, benita, via senmorta vizaĝo ridetante, demandis kio alvenis al mi, kaj kiel mi vokis nun, kaj kion mia freneza koro plej deziras vidi. "Kiun belecon vi logus al vi nun por ami vin? Kiu domaĝas vin, Sapfo? Ĉar se ŝi fuĝas ŝi baldaŭ sekvos, kaj se ŝi rifuzas donacojn ŝi baldaŭ donacos, kaj ŝe ŝi ne amas ŝi baldaŭ amos, kiom ajn ŝi malemas." Venu, mi pregas, nun ankaŭ, kaj ellasu min de kruelaj ĉagrenoj, kaj ĉion kion mia koro volas fari, faru vi, kaj estu mia aliancano. »
— SAPFO, ero 1
Citaĵo
« Kion mi diru kiam oni prezentas min al samseksema "paro"? "Kiel vi fartas?" "Kiel vi fartas?" »
— Judith MARTIN
Citaĵo
« Fieru por ne honti. »
— Quentin Crisp

Vidu ankaŭ[redakti]