« [pri lanĉo de la nuklea programo de Nord-Koreio] Ne eblas precize diri kio gvidis la agojn de Nord-Koreio, sed certaj rezonoj, ligitaj al tio kiel Usono plenumis sian rolon, estis sufiĉe kompreneblaj. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
« [pri politiko de Ĉinio rilate nuklean programon de Nord-Koreio] Plej gravas ke ili diris al nordkoreoj ke tiuj ne kalkulu pri helpo de Ĉinio se komenciĝos interbatiĝo. Kaj tio estis diable grave. Krome nordkoreoj havas tre seriozajn internajn ekonomiajn problemojn. Ilia komerca fenestro al la mondo estas Ĉinio. Do la ĉinoj tre helpis al ni. Nome ili faris la ĉefan premon al Nord-Koreio. Japanoj subtenis nin, sed iliaj rimedoj de influo al nordkoreoj estas limigitaj. Rusoj ankaŭ subtenis nin, sed ne tre rezolute. Do la ĉefan laboron faris ĉinoj. »
« Multaj loĝantoj de Sud-Koreio traktas la nordkoreian [nuklean] bombon kiel korean bombon, kiu neniam estos uzita kontraŭ la aliaj koreoj, sed povas esti uzita por defendo de la korea sendependeco kaj koreaj interesoj kontraŭ Japanio kaj la aliaj potencialaj kontraŭuloj. Sudkoreaj ŝtatoficistoj kaj oficiroj videble atendas ke la unuiĝinta Koreio havos tian potencialon. »
« Kombino de norda nuklea armilo kaj suda industria potencialo ebligos al la unueca Koreio ricevi rolon de grava ludanto sur la sudazia scenejo. Rezulte de tio aperis granda abismo en traktado de la sama problemo: Vaŝingtono en 1994 vidis en Korea duoninsulo grandan krizon, dum Seulo rimarkis neniun krizon, kio kreis timigan abismon de nekompreno inter la du ĉefurboj. »
« Kiam en 1992 oni demandis la tiaman ĉefministron Kiichi Miyazawa ĉu Japanio akceptos haveblon de nuklea potencialo ĉe Nord-Koreio, li respondis kun tre ne-japana rekteco per unu vorto “ne”. »
« [pri nuklea programo de Irano] Komparo kun Nord-Koreio estas erara, ĉar Nord-Koreio estas aparta kazo. Ĝi draste diferenciĝas de ĉiuj najbaraj landoj. Irano estas tute alia afero. »