Mark FETTES (naskiĝis la 21-an de junio 1961) estas anglalingva esperantisto kaj universitata profesoro pri edukado, kaj inter 2013 kaj 2019 prezidanto de Universala Esperanto-Asocio.
« Ŝajnas klare al mi, ke se Zamenhof vivus hodiaŭ, li senrezerve aliĝus al tiuj, kiuj alvokas por pli ekologi-konforma konduto de niaj nuntempaj socioj. »
«Zamenhof kompreneble estis sindediĉa filo, frato, edzo kaj patro; li estis ankaŭ klera hebreo, “hebreo el la getto” kiel li mem deklaris sin, kaj lia vivoverko portas multajn spurojn de tiuj ligitecoj. »
« Ni laboras por lingva justeco tutmonde. Nia celo estas mondo de multaj florantaj lingvoj kaj kulturoj, kie ĉies lingvaj rajtoj estas respektataj, kaj ĉiuj homoj povas komuniki kaj kunlabori libere, efike kaj pace. »