Benedikto la 16-a

El Vikicitaro
Benedikto la 16-a
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Benedikto la 16-a (latine Benedictus, "Benita" aŭ "Benito"), baptonomiĝis Joseph RATZINGER, naskiĝis la 16-an de aprilo 1927 en Marktl am Inn (Germanio) - 2022, kiel la 265-a papo plenumis la plej altan oficon en la katolika eklezio ekde la 19-an de aprilo 2005 ĝis sia anticipe anoncita demisio kiu ekvalidis la 28-an de februaro 2013.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Aidoso ... estas tragedio kio ne povas esti venkita nur per mono, kaj ĝi ne povas esti venkita per disdono de kondomoj kio eĉ pli seriozigas la problemojn. »
— (Parolante al ĵurnalistoj en la aviadilo vojaĝante al Kameruno, en marto 2009)
Citaĵo
« En la gejunuloj estas la dinamiko de la estonteco. »
— 14.08.2005 - Intervjuo de Radio Vatikana
Citaĵo
« Fidulo estas homo, kiu demandas sin mem, homo, kiu daŭre devas eltrovi la realon de tiu fido malantaŭ kaj fronte al la premegaj realoj de la ĉiutaga vivo. Doktrino, kiu ekzistas nur kiel siaspeca naturrezervaĵo aparta de la ĉiutaga mondo de la fido kaj ĝiaj postuloj, iagrade signifus rifuzon de la fido mem. Doktrino devas disvolviĝi en kaj el la fido, ne flanke de ĝi.[1] »
— Benedikto la 16-a
Citaĵo
« Karaj fratoj kaj fratinoj, post la granda Papo Johano Paŭlo la 2-a, la kardinaloj elektis min, simplan kaj humilan laboriston en la vinberejo de la Sinjoro. La fakto, ke la Sinjoro povas labori kaj agi eĉ kun nesufiĉaj rimedoj, konsolas min, kaj antaŭ ĉio mi konfidas min al viaj preĝoj»
— Benedikto la 16-a

Pri la aŭtoro[redakti]

Citaĵo
« Malgraŭ tio, pri kio la Papo Benedikto volas kredigi nin, seksumo sen amo povas esti fekbonega. » « Despite what Pope Benedict would have us believe, sex without love can be fucking amazing. »
— Dan SavageSavage Love, The Stranger, la 2-an de februaro 2006

Referencoj

  1. Monato 2021/10 p. 12