Albert Hofmann
El Vikicitaro
| Albert Hofmann |
|---|
|
|
Albert Hofmann estis svisa kemiisto, plej famkonata pro la malkovro de LSD.
[redakti] Citaĵoj sen fontindiko
|
« 16:20 Prenado de la substanco
17:00 Komenciĝas kapturniĝo, timo, vidperturboj, paralizo, ridemo. - Per biciklo hejmen. De la 18-a – ĉ. 20-a gravega krizo. La lastajn vortojn mi povis skribi nur kun ekstrema peno. »
|
|
« Nun mi iom post iom ekĝuis la ŝanĝiĝantajn kolorojn kaj formojn, daŭrantaj eĉ kun fermitaj okuloj. Kalejdoskope buntaj fantaziaj formoj altrudiĝis, fermiĝantaj kaj malfermiĝantaj cirkloj kaj spiraloj, disŝprucantaj kolorfontanoj, ordiĝantaj, kruciĝantaj, en konstanta fluo. Aparte strange, kiel ĉiuj akustikaj perceptoj, ekzemple la sono de porda anso aŭ de preterpasanta aŭto, fariĝis optikaj impresoj. Ĉiu sono generis laŭ formo kaj koloro korespondan vigle ŝanĝiĝantan bildon. »
|