Sanĉo Panzo: Malsamoj inter versioj
e plibonigadeto per AWB |
NMaia (diskuto | kontribuoj) e NMaia movis paĝon Proverboj de Sanĉo Pansa al Sanĉo Panzo anstataŭigante alidirektilon |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 21:42, 19 maj. 2016
La PROVERBOJ cititaj de Sansĉo Pansa: En Don_Kiĥoto la kamparano iĝinta ŝildisto Sanĉo Pansa uzas amason da proverboj parolante, jen:
- Bono venu kaj al mi sin premu.
- Disdonado de ludkartoj ne faras la tranĉon.
- En bone provizita domo, facile kuiriĝas la manĝo.
- Kiu donas la alarmon sidas sekura.
- Pli bonas « jen prenu » ol granda « morgaŭ venu ».
- Se oni al vi proponas ringon, jam pretigu la fingron.
- Necesas saĝon disponi por gardadi kaj por doni.
- Kiu havas sian patron urbestro, povas procesi senriske.
- Kiun Dio preferas, tiu prosperas.
- Kontraŭ forta mano la leĝo estas vana.
- La stultaj diroj de la riĉaj rangas en la mondo kiel maksimoj.
- Ŝanĝiĝu al mielo kaj la muŝoj vin manĝos.