Neo: Kio estas la Matrico?
Trinity: La respondo estas tie, Neo, kaj ĝi serĉas vin, kaj ĝi trovos vin se vi volas.
Trinity: [ĉar Neo provas forlasi la aŭton] Bonvolu Neo, vi devas fidi je mi.
Neo: Kial?
Trinity: Ĉar vi estis tie malsupre Neo, vi konas tiun straton, vi scias precize kie ĝi finiĝas. Kaj mi scias, ke tie vi ne volas esti.
Morfeo: … Ĉu vi kredas je la sorto, Neo?
Neo: Ne.
Morfeo: Kial ne?
Neo: Ĉar mi ne ŝatas la ideon, ke mi ne regas mian vivon.
[Morfeo kaj Neo estas en partnera programo; Morfeo batis lin]
Morfeo: Kiel mi batis vin?
Neo: Vi... vi estas tro rapida.
Morfeo: Ĉu vi kredas, ke mia plia forto aŭ rapido havas rilaton kun miaj muskoloj en ĉi tiu loko?
[Neo estas forigita de la batalado]
Morfeo: Ĉu vi pensas, ke nun vi spiras aeron? Hmm?
Trinity: Neniu iam faris ion tian.
Neo: Tial ĝi funkcios.
Tank: Do kion vi bezonas? Krom miraklon.
Neo: Pafilojn. Multajn pafilojn.
Trinity: Kion li faras?
Morfeo: Li komencas kredi.
Agento Smith: Ĉu vi aŭdas sinjoro Anderson?... Tiu estas la sono de neeviteblo... Ĝi estas la sono de via morto... Adiaŭ, sinjoro Anderson...
Neo: Mia nomo... estas Neo.