Kacuŝika Hokusaj

El Vikicitaro
(Alidirektita el Hokusai)
Kacuŝika Hokusaj
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

KACUŜIKA Hokusaj (japane 葛飾北斎), tre konata kiel Hokusai (北斎) aŭ en Esperanto Hokusajo (naskiĝis kredeble la 31-an de oktobro 1760 en Edo - mortis la 10-an de majo 1849 en Asakusa) estis tre fama japana pentristo kaj aŭtoro de Ukijo-e. Liaj kreaĵoj ege influis eŭropajn impresionistojn – Claude Monet kaj aliajn.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Ekde mia sesa jaro mi klopodis desegni la formojn de la objektoj. Ĝis mia 50-a jaro mi publikigis longan serion de bildoj. Sed ĉio, kion mi faris ĝis la aĝo de 70, ne estas menciinda. Je 73 mi komencis kompreni la naturon, la veran strukturon de bestoj, herboj, arboj, birdoj, fiŝoj, insektoj. Do je 80 mi estos progresinta, kaj je 90 mi penetros en la sekretojn de la aferoj. Je 100 mi atingos superan gradon de kompreno, kaj je 110 ĉio, ĉu punkto, ĉu streko, estos plena je vivo. Kiu vivos same longe kiel mi, kontrolu, ĉu mi plenumos mian diron. »
— Hokusai, 75-jara
Citaĵo
« Kvankam spirito – mi tra someraj kampoj – plezure vagos. » « (Japane)ひと魂で ゆく気散じや 夏の原 »
— Hokusai, mortopoemo
Citaĵo
« Se la ĉielo donacus al mi pliajn dek jarojn... se la ĉielo donacus al mi pliajn kvin jarojn, mi povus iĝi vere granda pentristo»
— Hokusai

Pri la aŭtoro[redakti]

Citaĵo
« Sed tiam rendevuas alia brila ĥimero

malantaŭ nubo densa super la landoj Aziaj,
ŝvebanta en la spaco, kun alrigardo brovsulka.
Tiam ekdiras al li l'akompananto ĉi-vorte:
-Jen estas Hokusajo, grandega majstro de pentro,
kiu per gravuraĵoj floraj kaj bele pejzaĝaj
stelbrilos en junaĝo kaj pri l'naturo rivelos
per trajtoj plej subtilaj kaj per Mang-ŭao li kulmos.

De nun li akompanos kaj priinformos afable. »
— Abel MontagutPoemo de Utnoa[1]

Referencoj

  1. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 114.