Émile Grosjean-Maupin

El Vikicitaro
(Alidirektita el Emilo Groĵan-Mopeno)
Émile Grosjean-Maupin
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Émile GROSJEAN-MAUPIN, en Esperanto Emilo Groĵan-Mopeno (ps. Fakulo aŭ Gromo; naskiĝis la 19-an de februaro 1863 en Nancy, mortis la 16-an de decembro 1933 kaj estis enterigita en la nordfranca vilaĝo Hernicourt, departemento Pas-de-Calais), estis franca instruisto ("licea profesoro") kaj unu el la plej gravaj Esperanto-vortaristoj, ano de la Lingva Komitato de 1909, de la Akademio de Esperanto kaj ties Direktoro de la Komuna Vortaro de 1920.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« La deziron enkonduki novan vorton naskas certe malpli ofte nepra bezono, ol nur ia spirita malpenemo, pro kiu ŝajnas al ni oportune kaj malpli penige alivestigi rapide, per Esperanta finiĝo, iun nacian, al ni kutiman radikon, ne eĉ iomete klopodinte, por serĉi la vere esperantan, ordinare kunmetitan esprimon de la tradukota ideo. »
— Émile Grosjean-Maupin

Aliaj projektoj[redakti]

Wikipedia:eo
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri:

Verkoj[redakti]