Raymond Schwartz

El Vikicitaro
(Alidirektita el Raymond SCHWARTZ)
Raymond Schwartz
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio

Raymond SCHWARTZ [reMON ŜVARC], en esperanto Rajmondo ŜVARCO (naskiĝis la 8-an de aprilo 1894 en Metz, mortis la 14-an de majo 1973 en Parizo) estis franca bankoficisto kaj esperanto-verkisto.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Eĉ la granda historio konsistas el etaj ĉiutagaĵoj. »
— Kiel Akvo de l'Rivero
Citaĵo
« Jen estis fraŭlin' en Parizo;
ŝi dormis sen noktoĉemizo,
feliĉe ŝi havis
- Kaj tio min ravis -
piĝamon en mia valizo. »
Citaĵo
« Oni ne havas altan opinion pri sinjorino, kiu ekstere paradas en luksaj tualetoj dum en ŝia hejmo regas malpura mizero»
Citaĵo
« Niaj grandurboj, kun siaj “vidindaĵoj” altrude menciitaj en gvidlibroj, kun siaj malpli vizitindaj kvartaloj, pri kiuj fanfaronas neniu reklamo, meritas ĝis nun tiun nealtan opinion. Kiom pli preferinda estas egala ĉarmo de vilaĝoj! Tie ĉio estas senŝminke honesta, eĉ se malriĉa. Tie pulsas naturo sana, senartifika. »
Citaĵo
« En grandurboj la fremdulo admiras nur la bildflankon de trompaj kulisoj; preskaŭ neniam li riskas enrigadon malantaŭ la scenejon. Plejofte supraĵa ŝajno sufiĉas al lia limigita scivolo. Kaj tiele estas ankaŭ bone. Li kunportas favoran impreson. Ĉar nur pervesuloj aŭ, escepte, elitaj asketoj scipovas el bildoj de l’ mizero kunporti ian ĝuon»
— Vole... Novele, paĝo 119

Aliaj projektoj[redakti]

Wikipedia:eo
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri:

Verkoj[redakti]