Ernest HEMINGWAY komencis sian karieron kiel ĵurnalisto, li vojaĝis tra multaj landoj, partoprenis ambaŭ mondmilitojn kaj la enlandan militon en Hispanio. Liaj verkoj en simpla, sobra lingvaĵo rakontas pri la brutaleco de la vivo. Pro sia verko The Old Man and the Sea ("La oldulo kaj la maro") li en 1953 gajnis la Premion Pulitzer kaj en 1954 la Nobel-premion pri literaturo.