Bertolt Brecht

El Vikicitaro
Bertolt Brecht
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Bertolt BRECHT (Eugen Berthold Friedrich Brecht) naskiĝis la 10-an de februaro 1898 en Augsburg kaj mortis la 14-an de aŭgusto 1956 en Berlino. Li estis germana verkisto, dramisto kaj reĝisoro; li havis komunismajn idealojn.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« La konceptoj, tiuj malstabilaj, nerespondecemaj estaĵoj, kiuj elglitemas al vi el inter la fingroj. »
Citaĵo
« Nuntempe, plendis sinjoro K., ekzistas sennombraj homoj, kiuj gloras sin publike, esti kapablaj verki tute solaj grandajn librojn, kaj tio estas ĝenerale aprobata. La ĉina filozofo Ĝango Dzio verkis, jam plenkreska viro, libron de centmil vortoj konsistantan je naŭ dekonoj el citaĵoj. Tiaj libroj ĉe ni ne plu verkeblas, ĉar mankas la spirito. Sekve de tio, pensoj estas produktataj nur en propra laborejo, dum tiu konsideras sin pigra, kiu ne produktas sufiĉe da ili. Do ankaŭ ne ekzistas penso transprenebla kaj ankaŭ ne citebla formulado de penso. Kiom malmulte ĉiuj ĉi bezonas por sia laboro! Plumingo kaj iom da papero estas ĉio, kion ili povas prezenti! Kaj sen ajna helpo, nur per tiu mizera materialo, kiun unuopulo povas alporti surbrake, ili starigas siajn kabanojn! Pli grandajn konstruaĵojn ili ne konas ol tiajn konstrueblajn de unu sola homo. (esperantigis Lutermano) »
Citaĵo
« Oni elfaras amason da belaj ideoj, la tubero en la afero estas la homoj, tiuj ĉion fuŝas»
Citaĵo
« Kiu batalas povas perdi, sed kiu ne batalas jam perdis» « Wer kämpft, kann verlieren. Wer nicht kämpft, hat schon verloren. »
Citaĵo
« Homo estas vere mortinta nur kiam neniu plu pensas je li. » « Der Mensch ist erst wirklich tot, wenn niemand mehr an ihn denkt. »
Citaĵo
« La verkistoj ne povas skribi tiel rapide kiel la registaroj povas militi, ĉar la verkado postulas pensan laboron. » « Die Schriftsteller können nicht so schnell schreiben, wie die Regierungen Kriege machen; denn das Schreiben verlangt Denkarbeit. »
Citaĵo
« Ne timu morton tiel multe kiel neadekvatan vivon. »
— Bertolt Brecht
Citaĵo
« Neniu povas esti bona dum longa tempo se boneco ne estas postulata»
— Bertolt Brecht
Wikipedia:eo
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri: