Vladimir Tolstoj (ruse: Владимир Сергеевич Толстой; naskiĝis la 10-an (22-an) de majo 1806, vilaĝo Kurbatovo, Skopina distrikto, Rjazana gubernio, la Rusia imperio — mortis la 27-an de februaro (10-an de marto) 1888) estis rusia militisto, decembristo, memoraĵisto.
« La lastaj jaroj de la regado de Aleksandro Pavloviĉ estis markitaj per veraj patrujaj plagoj, kiujn ĉiuj liaj kunbatalantoj de la Patruja milito rigardis indulgeme sub influo de la ĉarmo de alta situo rilate Eŭropon kaj gloro kiujn Rusio atingis sekve de tiu ĉi grandega trijara milito, dum kiu rusiaj trupoj neatendite montris al la mondo siajn nerimarkitajn altajn kvalitojn. Neniu povas scii kio okazis en la kaŝejo de la animo de la imperiestro Aleksandro, sed antaŭ ĉies okuloj li iĝis tute apatia rilate Rusion, la regadon li komplete transdonis al la provizorulo Arakĉejev, homo de la plej kruda eduko, ĝis sovaĝeco kruela, venĝema, sed tre inteligenta, serĉema kaj same humila antaŭ la potenco kiel orgojla kaj aroga rilate ĉion kion li superis kiel cara favorato. Arakĉejev sur la frontono de sia palaco en vilaĝo Gruzino, Novgoroda gubernio per grandaj oraj literoj metis de li mem kreitan moton de sia blazono "Sen flato fidela!" Diboĉuloj, elskrapinte en la unua vorto literon "z", anstataŭigis ĝin per litero "s"[1]. Grafo Sila Andrejeviĉ — tiel oni nomis en la socio grafon Arakĉejev, anstataŭiginte lian nomon "Aleksej" per la vorto "Sila" [Forto] — origine en Peterburgo estis instruanta matematikon en la Kadeta Korpuso kaj kontraŭ pago instruis la saman sciencon en privataj domoj; ekzemple li frekventis domon de miaj onkloj dum ilia junaĝo — princoj Pjotr kaj Miĥail Dolgorukij, sepultitaj en la preĝejo de la Donskoj-monaĥejo en Peterburgo. »
« Последние годы царствования Александра Павловича были ознаменованы истинными отечественными бедствиями, на которые все его сподвижники Отечественной войны смотрели снисходительно под обаянием высокого положения относительно Европы и славы, до которых Россия достигла вследствие этой великой трехлетней войны, в которой русские войска нежданно-негаданно выказали свету свои бесприметные высокие достоинства. Никому не дано указать, что происходило в тайнике души императора Александра, но во всевидение он стал совершенно апатичен к России, бразды правления совершенно передал временщику Аракчееву, человеку самого грубого воспитания, до дикости лютому, мстительному, но очень умному, искательному и столь же низкопоклонному власти, как надменному и дерзкому ко всему, над чем по своему положению царского любимца преобладал. Аракчеев на фронтоне своих палат в селе Грузино, Новогородской губернии большими золотыми буквами поместил им же сочиненный девиз своего герба "Без лести предан!". Повесы, выскоблив в первом слове букву "з", заменили её буквою "с". Граф Сила Андреевич — так звали в обществе графа Аракчеева, заменив его имя "Алексей" словом "Сила!" — первоначально в Петербурге читал математику в Кадетском корпусе и за плату преподавал ту же науку по частным домам; так он ходил на дом к моим родным дядям во времена их юности — князьям Петру и Михаилу Долгоруким, погребенным в церкви Донского монастыря в Петербурге. »
« [pri militsetlejoj] El la trupoj, destinitaj por kvartirado en tiuj ĉi setlejoj ĉio kio povis eksiĝis aŭ transiris al la aliaj trupoj. Mi mem transiris de la Jekaterinoslavla Kirasita Regimento al la Moskva Infanteria Regimento, malgraŭ mia favoro de kavalerio kaj malfavoro de infenterio — nur por ne trafi la militsetlejojn, de kie la malamata provizorulo neniukaze permesis transiron. »
« Из войск, предназначенных к водворению в эти поселения, всё, что могло, выходило в отставку или переходило в другие войска. Я сам перешел из Екатеринославского кирасирского полка в Московский пехотный полк, несмотря на мое пристрастие к кавалерии и нелюбовь пехоты, — только бы не попасть в военные поселения, откудова ненавистный временщик ни за что не допускал перевод. »
« Eĉ antaŭ establo de la militsetlejoj en Rusio ekzistis sekretaj societoj, sed post ilia establo tiuj ĉi societoj estis rapide pleniĝantaj je novaj membroj, ĉar ĉiu racia persono, priparolanta la eventojn, teruriĝis pro tiel nenatura, oni povas diri aroga potenco de la provizorulo, kiu per unu manskribo estis senkulpe ekstermanta ĉiujn jarcentajn rajtojn, ekonomiajn, familiajn, eĉ homajn, kaj transdonanta bonajn, mastrumemajn laboristojn al frenezaj turmentoj kaj suferoj. »
« Еще до учреждения военных поселений в России существовали тайные общества, но по введении их эти общества быстро пополнялись новыми членами, так как всякое благоразумное лицо, обсуждающее явления, ужасалось столь неестественной, можно сказать, дерзкой власти временщика, которая одним почерком пера безвинно уничтожала все вековые права, экономические, семейные, сами человеческие, и предавала добрых, домовитых тружеников неистовым терзаниям и страданиям. »
«Nikolao Pavloviĉ provis prunti de la proponoj de la sekretaj societoj; tiel la ideo establi la ĝendarman korpuson naskiĝis en la Suda Societo, sed ne estis evoluigita: ĝenerale la ĝendarmojn en la gubernioj oni planis taskigi pri oficiala protektado, defendado de ĉiuj subpremataj per malvero kaj arbitreco de lokaj aŭtoritatoj. La registaro de la imperiestro Nikolao la 1-a transformis tiun ĉi korpuson je politika polico, parte detektiva kaj simila al la liktoroj de la antikva Romo. »
« Николай Павлович пытался позаимствовать из предположений тайных обществ; так, мысль учредить корпус жандармов родилась в Южном обществе, но не была развита: в общих чертах на жандармских офицеров в губерниях предполагалось возложить официальное заступничество, защиту всех угнетаемых кривдою и самовластием местных властей. Правительство же императора Николая I обратило этот корпус в политическую полицию, отчасти сыскную, и вроде ликторов древнего Рима. »
« Mi persone — kies vivo estis rompita pro partopreno en la sekretaj societoj, malkovritaj en 1825 — mi, laŭ konscienco, konsideras la imperiestron Nikolao Pavloviĉ tute prava, ĉar en politika lukto, dum kiu la aŭtokrato defendas sian potencon, kompreneble ne eblas kompati la venkitan malamikon; sed kiam venos tempo enskribi vere en la historion tiun ĉi regadon, apenaŭ Rusio pardoneme priparolos tiun ĉi periodon de sia kroniko: de ĝi ne kaŝiĝos ke la tempo de Nikolao la 1-a estas la fonto de ĉiuj plagoj de la sekva regado, dum kiu finiĝis la malfeliĉa kaj katastrofa Krimea milito, estiĝinta pro specifaj opinioj de la imperiestro Nikolao la 1-a, finiĝinta per teritoriaj perdoj, ĝis tiam ne spertitaj de la Rusa imperio. »
« Лично сам, — чья жизнь была надломана за участие в тайных обществах, открытых в 1825-м году, — я, по совести, считаю импператора Николая Павловича совершенно правым, так как в политической борьбе, в которой самодержец стоит за свою власть, естественно, невозможно щадить побежденного противника; но, когда настанет время вписать правдиво в историю это царство, едва ли Россия обсудит снисходительно этот период своей летописи: от нее не скроется, что время Николая I есть источник всех бедствий следующего царствования, в котором окончилась несчастная и бедственная Крымская война, возникшая из своеобразных взглядов императора Николая I, окончившаяся территориальными отчуждениями, до того не испытанными Русскою империею. »
« [sur la Senata placo] Jakuboviĉ kiel la vera aktoro frenezumis kaj kaŭzis multe da ĥaoso. »
« Якубович настоящим актером сумасбродствовал и причинял много беспорядка. »
— Vladimir Tolstoj, Noticoj sur marĝenoj de la libro kaj en la teksto de A. Je. Rozen "Noticoj de la decembristo"[7]
« Intenco de carmortigo kontesteblas per tio ke Aleksandro spertis eĉ ne unu atencon fare de la membroj de la socetoj Norda, Suda, Unuiĝintaj Slavoj; dume Aleksandro faris neniujn specialajn zorgojn tiukampe. »
« Намерение цареубийства опровергается тем, что Александр не подвергался ни одному покушению от членов обществ Северного, Южного, Соединенных Славян; а Александр никаких особых предосторожностей не принимал. »
— Vladimir Tolstoj, Noticoj sur marĝenoj de la libro kaj en la teksto de A. Je. Rozen "Noticoj de la decembristo"[8]
« [pri renkontiĝo kun Aleksandra Muravjova] Dum forveturo [de Ĉito mi renkontiĝis] kun tiu ĉi granda virino, sankta martirino, mi vizitis ŝin, ŝi petis sendi al ŝi miajn katenojn por ŝanĝo por feliĉo de ŝia edzo. »
« При выезде из [Читы встретился] с этою великою женщиною, святою мученицею, я был у нее, она просила прислать ей мои кандалы для перемены на счастие ее мужу. Это было исполнено. »
— Vladimir Tolstoj, Noticoj sur marĝenoj de la libro kaj en la teksto de A. Je. Rozen "Noticoj de la decembristo"[9]
« [pri la decembristinoj] Mankas duboj [ke se tiuj ĉi famaj] virinoj ne decidus entrepreni tiel heroan agon, nia sorto estus tute alia, kaj ni ĉiuj pereus, forgesitaj de Rusio. Nikolao mem estis bridata de influo de la miro, kaŭzita de tiel heroa ago de tiuj ĉi neforgeseblaj virinoj kaj de konstanta ekscito de iliaj ekzemplodonaj familioj. »
« Нет сомнения [что, если бы эти знаменитые] жены не решились на такой геройской поступок, наша участь была бы совершенно иная, и мы бы все погибли, забытые Россиею. Сам Николай обуздывался влиянием удивления, произведенным таким геройским подвигом этих незбавенных жен и постоянным возбуждением их примерных семей. »
— Vladimir Tolstoj, Noticoj sur marĝenoj de la libro kaj en la teksto de A. Je. Rozen "Noticoj de la decembristo"[10]
« La katenoj estis larĝaj kaj glitis malsupren de sur kalkanoj tiel ke nokte oni forigis ilin, kaj kiuj havis malpli larĝajn, al tiuj oni modifis ilin laŭpete. »
« Кандалы были широкие и спускались с пяток, так что ночью их сымали, а те, которые были уже, тех переделывали по требованию носивших их. »
— Vladimir Tolstoj, Noticoj sur marĝenoj de la libro kaj en la teksto de A. Je. Rozen "Noticoj de la decembristo"[11]
« [pri germanaj koloniistoj en Kartvelio] Tiuj ĉi koloniistoj estas amaso da drinkuloj kaj pigruloj, preskaŭ ĉiuj aŭ plejmulto emas al la urbaj laboroj, tute ne al agrikulturo. »
« Эти колонисты — сброд пьяниц и лентяев, почти все или большая часть склонны к городским промыслам, а вовсе не к земледелию. »
— Vladimir Tolstoj, Noticoj sur marĝenoj de la libro kaj en la teksto de A. Je. Rozen "Noticoj de la decembristo"[12]
« [pri kvazaŭ jama germanigo de la latvoj kaj estonoj] Kiurilate? La kredon ili havas neniun, la pastorojn ili malamas pro ilia orgojlo kaj ĉiam montrata malestimo rilate la plebanojn; la baronojn ili eĉ pli malamas; nek la lingvon, nek la tradiciojn, nek la ideojn germanajn eĉ iomete havas la latvoj kaj estonoj. »
« В чем же? Веры у них никакой нет, пасторов ненавидят за их надменность и постоянно оказываемое презрение к простолюдинам; баронов того еще больше ненавидят; ни языка, ни обычаев, ни понятий немецких нет и признака у латышей и эстов. »
— Vladimir Tolstoj, Noticoj sur marĝenoj de la libro kaj en la teksto de A. Je. Rozen "Noticoj de la decembristo"[13]
« [pri kvazaŭ pli alta evoluo de Baltio] Tiu ĉi argumentado estas tute unuflanka: la edukado kaj civilizacio estas koncentritaj sole ĉe la alvenintoj-germanoj, do baronoj, nobeloj aŭ kavaliroj, kaj burĝoj, dum la latvoj kaj estonoj, do la ĉefa amaso de la indiĝenoj, estas se ne pli sovaĝa, do certe staras sur la sama ŝtupo de kruda subevoluiteco kiel niaj mordvoj, ĉeremisoj kaj la aliaj sovaĝuloj. »
« Это аргументация совершенно односторонняя: образование и цивилизация сосредоточена единственно и исключительно посреди пришлецов немцев, то есть баронов, дворян или рыцарей, и бюргеров, латыши же и эсты, то есть масса аборигенов, если не дичее, то, верно, стоят на одной степени грубой неразвитости с нашею мордводю, черемисами и прочими дикарями. »
— Vladimir Tolstoj, Noticoj sur marĝenoj de la libro kaj en la teksto de A. Je. Rozen "Noticoj de la decembristo"[14]
« Rilate Baltion persona avideco, ĉarlatanado nebuligas la veron. Glavportantoj kaj aliaj kavaliroj perforte, por si mem persone, per la forto kaj glavo sklavigis la indiĝenojn, iliaj posteuloj pro avideco daŭrigis tiun ĉi perforton ĝis nun, sed nun, vidante ke multo ŝanĝiĝis, ili seninvite estas prezentataj kiel reprezentantoj de la Baltaj landoj. Oni forigu la maskon kaj tiam la lando estos de la latvoj kaj estonoj, dum la manpleno da posteuloj de kavaliroj estos fremdaj, eksterlandaj alvenintoj, kaj la Balta rando efektive iĝos Rusio! dum la baronoj kaj la alia baltgermana nobelaro ĉiam trovos por si brilan pozicion ĉe la Sankt-Peterburga kortego. »
« Относительно Прибалтийского края личные стяжания, шарлатанство затемняет истину. Меченосцы и прочие рыцари насильственно, собственно для себя лично, силою и мечем поработили аборигенов, потомки их из своекорыстия продолжали это насилие и поныне, но теперь, [видя], что много обстоятельств изменилось, они непрошенно выдаются за представителей прибалтийских стран. Пускай сорвется маска, и тогда страна окажется латышей и эстов, а горсть потомков рыцарей окажется инородными, иностранными пришельцами, и прибалтийская окраина станет действительно Россиею! а бароны и прочее остзейское дворянство всегда себе найдет блистательное положение при с.-петербургском дворе. »
— Vladimir Tolstoj, Noticoj sur marĝenoj de la libro kaj en la teksto de A. Je. Rozen "Noticoj de la decembristo"[15]
« [pri subpremado de la Novembra ribelo en Pollando] La afero daŭris longe, ĉar Paskeviĉ ne estis naskita armeestro kiel Suvorov. Paskeviĉ akiris kvalitojn de armeestro per persista, obstina studado de la scienco, li ne kapablis entrepreni brile kuraĝajn aferojn, sed ĉiam agis singarde, nenion lasinte al la aŭdaco. »
« Дело затянулось потому, что Паскевич не был рожден полководцем, подобно Суворову. Паскевич приобрел достоинства полководца усидчивым, упрямым изучением науки, он не был в состоянии предпринимать блистательные отважные дела, а постоянно действовал осторожно, ничего не предоставляя отваге. »
— Vladimir Tolstoj, Noticoj sur marĝenoj de la libro kaj en la teksto de A. Je. Rozen "Noticoj de la decembristo"[16]
« [pri nuligo de servutismo en Rusio] Ĉie inter la kamparanoj cirkulis onidiroj, ke "estos alia libereco". Fakte tiuj ĉi famoj pruvas ke la kamparanoj estis komprenantaj aŭ instinkte sentantaj ke al ili tute ne estas donacita libereco. Verŝajne ili ne kapablis kompreni, ke la libereco ne kombineblas kun fiksado ĉe la tero, sed ili tre bone komprenis ke por ili oni anstataŭigis la potencon de la bienulo per la potenco de ilia fratoj subdistriktestro kaj vilaĝestro, por kiuj delonge estas kreita vorto "parazitoj", dum en la komunumaj perantoj ili vidis "ŝtatoficistojn" tiel malamatajn de ili. »
« Всюду между крестьянами ходили слухи что "будет другая воля". В сущности, эти толки доказывают, что крестьяне или понимали, или инстинктивно чувствовали, что им вовсе не даровано воли. Вероятно, они не были в состоянии разобрать, что воля несовместна с закреплением к земле, но очень хорошо понимали, что для них заменили власть помещика властью своего брата волостного старшины и старосты, для которых издавна составлено выражение "мироедов", а в мировых посредниках они видели "чиновников" столь ненавистных им. »
— Vladimir Tolstoj, Noticoj sur marĝenoj de la libro kaj en la teksto de A. Je. Rozen "Noticoj de la decembristo"[17]