Saltu al enhavo

Transloĝiĝo al Siberio

El Vikicitaro
Transloĝiĝo al Siberio
Transloĝiĝo al Siberio
Transloĝiĝo al Siberio
Aliaj projektoj
Transloĝiĝo al Siberio en Vikipedio
Transloĝiĝo al Siberio en Komuneja kategorio

Transloĝiĝo al Siberio estis amasa movado, ĉefe de rusaj, ukrainaj kaj aliaj kamparanoj, okazinta en la Rusia imperio en la 18-a kaj speciale en la dua duono de la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcentoj.

Citaĵoj

[redakti]

Miĥail Priŝvin

[redakti]
Citaĵo
« [...] varvagono ŝirmas ĉion, kaj sur ĝi estas skribite per kreto: "Hejtata vagono por homoj". Tra fenestreto eliĝis hirta kapo kun barbo kaj alia — en brustotuko, ili rigardas kvazaŭ ĉevaloj el malhela korto al hela tago. Ankaŭ ili estas la eterna paro — Adamo kaj Eva. Oni ĵus-ĵus forpelis ilin el paradizo, kie ili fartis tiel bone. Eva rigardas la mornajn arbokovritajn Ural-montetojn kaj diras al sia maljunulo [ukraine]: "Se haveblus almenaŭ iom da tero en Poltavo, neniam mi veturus al tiu ĉi diabla tero". » « [...] товарный вагон все закрывает, и на нем мелом: «Теплушка для людей». В маленькое окошко высунулась всклокоченная голова с бородой и другая — в ситцевом платке, глядят, как лошади с темного двора на светлый день. И это тоже вечная пара — Адам и Ева. Их вот только-только что выгнали из рая, где было им так хорошо. Ева смотрит на угрюмые лесные уральские сопки и говорит своему старику: — Як бы трошки землицы в Полтаве, так на щоб я в ту бисову землю поихала. »
— Miĥail PriŝvinKaŝĉej-ĉeno
Citaĵo
« La transloĝiĝantojn oni elvagonigas rekte sur relojn; ili estas en ĉifonoj; estas strange por kio ili havas tiom da nenecesaj aĵoj — eĉ kun fasko da samovaraj kenaj torĉoj ne povis disiĝi kamparanino kaj alportis ilin el Poltavo al tajgo. Ĉefkonduktoro kun mieno de abomeno kaj singarde marŝas trans kuŝantajn sur la vojo korpojn kaj tre timas malpurigi je ili siajn brilajn botojn. Li diras al iu: "Jen la plej profita kargo en la vaporŝipo — ĝi ne malsekiĝos, nek estos ŝtelita". » « Переселенцев выгружают прямо на рельсы; они в лохмотьях; и странно, зачем у них у всех столько ненужного, — даже со связкой самоварных лучинок не могла расстаться деревенская женщина и привезла их из Полтавы в тайгу. Обер-кондуктор брезгливо и осторожно шагает через лежащие на пути тела и очень боится замарать о них свои блестящие сапоги. Он говорит кому-то: — Вот это самый выгодный груз на пароходе — не подмокнет, не украдут. »
— Miĥail PriŝvinKaŝĉej-ĉeno
Citaĵo
« Evidente la maljuna dio tediĝis je la plendoj de la farita de li el argilo Adamo, kaj li kreis alian homon kaj denove enlasis lin en la paradizon, kaj denove tiu ĉi dua Adamo pekis per la sama peko kaj kun la sama malnova ordono li estis elpelita el la paradizo por ŝvitante prilabori la teron. Sed, elpelante la duan Adamon, la dio forgesis ke la tero estas okupita komplete kaj la nova homo kvazaŭ forgesita, preterlasita sur la paĝoj de la Sankta Skribo, vagadas ankoraŭ kun obeema deziro trovi la teron kaj plenumi la dian ordonon, li serĉas ĉie, en la tajgo, en la stepoj, kaj en la tundroj, sed ĉio estas vane, nenie li trovas — la bona tero ĉie estas okupita. » « Верно, старому богу наскучили жалобы сотворенного им из глины Адама, и он создал другого человека и опять впустил его в рай, и опять этот второй Адам согрешил тем же грехом и с тою же старою заповедью был изгнан из рая в поте лица обрабатывать землю. Только, выгоняя второго Адама, бог забыл, что земля вся занята и новый человек, как забытый, пропущенный на страницах Священного писания, бродит пока с покорным желанием найти землю и выполнить заповедь божию, ищет везде, по тайге, по степям и по тундрам, но все напрасно, нигде не находит, — хорошая земля везде занята. »
— Miĥail PriŝvinKaŝĉej-ĉeno

Sergej Turbin

[redakti]
Citaĵo
« La homoj ekzistas, unue, lokanoj, do siberianoj, kompreneble malnovloĝantoj, kaj due, rusianoj. La rusianoj, estante ne kompareble pli malbonaj ol la siberianoj, estas dividataj je: 1) Setlintoj el malfeliĉuloj, do el ekzilitaj laŭ juĝejaj verdiktoj, komunumaj verdiktoj kaj volo de la posedanto. "Inter tiuj haveblas diversaj: malbonaj kaj bonaj". 2) Transloĝiĝintoj, alinome novloĝantoj aŭ memirantoj, do venintaj al Siberio laŭ propra volo. La transloĝiĝantoj estas konsiderataj nekompareble pli malbonaj ol la ekzilitoj. Je okuloj de la vera siberiano inter indiĝeno, konscie konsiderata ne tute homo, kaj la tambova, penza, voroneĵa ks kamparano diferenco estas ne granda. "Nura famo ke ili estas baptitoj, sed ili vivas maldece: veraj porkoj. Diablo portas ilin ĉi tien! La tutan teron ili okupis! La plej plugeblajn terojn ili kaptis!" Mi ĵuras aŭtentikecon de ĉiuj ĉi frazoj, aldonante ke mi aŭdis ilin plurfoje kaj plurloke. En Rusio verŝajne ŝajnos neimagebla stultaĵo kaj maleleganta elpensaĵo, ekzistanta en pluraj lokoj de Siberio plendo pri kio vi pensas? Pri malvasteco kaj malsufiĉo de la tero?! Sed malgraŭ tuta sensenseco de tia plendo, ĝi ekzistas.
La tria sorto de la rusiaj homoj estas Vjaznikanoj. Sub tiu ĉi nomo estas konsiderataj ĉiuj ajn vagantaj vendistoj (ne tataroj), sendepende de kiu gubernio ili devenas. Efektive inter ili la unuan lokon okupas vladimiranoj de diversaj distriktoj kaj la vjaznikanoj ne pli multas ol la kovrovanoj ktp. Ne malmulte tra Siberio vagadas ankaŭ de kostromanoj kaj vjatkanoj, ankaŭ nomataj vjaznikanoj. »
 « Люди бывают, во-первых здешние, т. е. сибирские, разумеется старожилы, и во-вторых расейские. Расейские люди, будучи вообще не в пример хуже сибирских, подразделяются: 1) На поселенцев, посельцев или посельщиков (в женском роде поселка) из несчастных, т. е. сосланных, по решениям судебных мест, общественным приговорам и воле владельцев. «Между этими есть всякие: и худые и добрые.» 2) На переселенцев, иначе новоселов, или самоходов, т. е. пришедших в Сибирь по своей воле. Переселенцы считаются несравненно хуже ссыльных. В глазах истого сибиряка между инородцем, сознательно почитаемым не вполне человеком и тамбовским, пензенским, воронежским и проч. крестьянином разницы не много. «Только слава, что крещеные, а живут не обрядно: свиньями свиньи. Черт их несет сюда! Всю землю запленили! Что ни есть самыя еланные места заняли!» За подлинность всех этих фраз ручаюсь, добавляя, что мне приходилось слышать их не раз и не в одном месте. В России, пожалуй, покажется невероятным вздором и нелепою выдумкой, существующая во многих местах Сибири жалоба на что бы вы думали? На тесноту и недостаток земли?!? Но не смотря на всю бессмыслицу подобной жалобы, она существует.
Третий сорт рассейских людей составляют
Вязниковцы. Под этим именем разумеются все вообще бродячие торговцы (не Татары), из каких бы губерний они ни были. В действительности между ними первое место принадлежит Владимирцам разных уездов и вязниковских ничуть не больше, чем ковровских и всяких. Не мало по Сибири расхаживает также костромичей и вятичей, тоже называемых вязниковцами[1]»
— Sergej TurbinLando de ekzilo: de Osa ĝis Irkutsko [1872]
Citaĵo
« Aŭdita de mi epiteto rilate la ĉeremisojn: "kvietaj kvazaŭ kokinoj" povas esti aplikita ankaŭ rilate la mordvojn, kun kiuj mi konatiĝis en pluraj distriktoj de Penza gubernio. Transloĝiĝintoj estis videble malriĉuloj: malbonaj ĉevaletoj, la samaj koĉoj kaj jungilaro — ĉio montris ke malsufiĉo de la tero, la sola kaŭzo de la transloĝiĝo, mizerigis ilin ĝis ekstremo. » « Слышанный мною эпитет о Черемисах: «смирные как куры,» вполне может быть применен и к Мордве, с которою я был знаком во многих уездах Пензенской губернии. Переселенцы были заметно из бедняков: плохие лошадки, такие же повозки и упряжь, — все показывало, что малоземелье, единственная причина переселения, довело их до крайности[2]»
— Sergej TurbinLando de ekzilo: de Osa ĝis Irkutsko [1872]
Citaĵo
« [...] Ĉumaki; tio estis voroneĵanoj de puraj malgrandrusoj, setlitaj laŭ Omo kaj konservintaj ĉion sian gepatran. La ĥoĥoloj kaj oksoj estas traktataj de la siberianoj malestime. Stulta insulto mazep, eĉ diabla, estas konata ĉi ajn. » « [...] Чумаки; это были воронежцы из чистых малороссов, поселенные по Оми и сохранившие все свое родимое. Хохлы и волы третируются сибиряками свысока. Глупое ругательство мазеп, даже еще чертов, известно всюду[3]»
— Sergej TurbinLando de ekzilo: de Osa ĝis Irkutsko [1872]
Citaĵo
« Tiuj ĉi "vedi[4] de Vibork", kune kun ĉuĥna, majmistoj[5], latvoj kaj aliaj popoloj, loĝantaj en Baltaj gubernioj, estis kolektitaj de la eks-ĉefguberniestro Hasford de la tuta Okcidenta Siberio kaj setlitaj ĉe Omo en aparta vilaĝo. Por ili estis konstruita luterana preĝejo kaj sendita pastoro. Ĝis tiu ĉi vere kristana ordono, luteranoj kaj setlintoj, trafintaj Siberion, devis rezigni je aŭskultado de la dia vorto aŭ frekventi aliajn preĝejojn. Ĉe tio necesas rimarkigi ankaŭ, ke la generalo Hasford konstruigis multajn ortodoksajn preĝejojn tie, kie ili tute mankis kiel ekzemple en la Kirgiza stepo» « Эти «веды из Виборк», вместе с чухною, маймистами, латышами и прочим людом, населяющим прибалтийские губернии, собраны бывшим генерал-губернатором Гасфордом со всей западной Сибири, и поселены на Оми особою деревнею. Для них построена лютеранская кирка и определен пастор. До этого истинно-христианского распоряжения, лютеранам и поселенцам, попавшим в Сибирь, приходилось или отказаться от слушания слова Божия, или посещать другие церкви. При этом нужно заметить также, что генералом Гасфордом построено много православных церквей там, где их вовсе не было, как, например, в Киргизской степи[6]»
— Sergej TurbinLando de ekzilo: de Osa ĝis Irkutsko [1872]

Vidu ankaŭ

[redakti]

Referencoj

[redakti]
  1. С. Турбин. Страна изгнания: от Осы до Иркутска. Санкт-Петербург, 1872. С. 36–37.
  2. С. Турбин. Страна изгнания: от Осы до Иркутска. Санкт-Петербург, 1872. С. 67.
  3. С. Турбин. Страна изгнания: от Осы до Иркутска. Санкт-Петербург, 1872. С. 88.
  4. Supozeble temas pri vepsoj, kiujn la rusoj tiutempe nomis ves.
  5. Tiel rusoj nomis finnojn-protestantojn en Sankt-Peterburga gubernio — de la finna Maa-mies (Maa estas "tero", Mies — "viro"); germanoj nomis ilin Landmann.
  6. С. Турбин. Страна изгнания: от Осы до Иркутска. Санкт-Петербург, 1872. С. 89.