Stellan Engholm

El Vikicitaro
Stellan Engholm
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Stellan ENGHOLM (naskiĝis la 25-an de marto 1899 en Stokholmo; mortis la 25-an de januaro 1960) estis sveda esperantisto, instruisto, verkisto kaj tradukisto.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Ĉar la diablo jam estas en la boato, estas plej bone remi kun li al la bordo. »
— en la romano 'Homoj sur la tero', paĝo 136
Citaĵo
« Tero kaj ŝtonoj, glacio kaj neĝo, kreskaĵoj kaj arboj, ĉio parolis al ili en tute alia kaj pli konvinka maniero ol la homoj povis fari. »
— en la romano 'Homoj sur la tero', paĝo 146
Citaĵo
« La tero havas grandan sencon, li diris. Ĝi nutras nin, nutras la grandan multmilionan homaron. bestojn kaj kreskaĵojn, kaj el ĝia senluma, silenta profundo ĝermas vivo kaj belo. Suno kaj tero estas la grandaj potencoj de la vivo. Suno kaj tero en kuniĝo donas vivon kaj renovigas vivon. »
— en la romano 'Homoj sur la tero', paĝo 158
Citaĵo
« ...la homoj ŝatas iri ĉiu sian propran vojon. Ili ne priatentas unu la alian, ne komprenas, kion unu signifas al la alia. Tial ne estas facile vivi. Sed povus esti alie.
Ĉar tamen la vivo estas admirinda kaj bela. Se ni nur vivus en la ĝusta maniero, eĉ la laboro fariĝus kvazaŭ gaja festo al ni ĉiuj.
Tial plugu vian sulkon profunda kaj rekta. Neniu komprenas vin nun, sed estu ĝoja pro tio, ke vi mem komprenas tion. Kaj se vi restos fidela al tio, eble venos tago, kiam vi renkontos iun, kiu sentas kaj pensas same kiel vi mem »
— en la romano 'Homoj sur la tero', paĝo 159
Citaĵo
« ...objektoj kaj homoj influas nin kaj donas al ni certan manieron rigardi la vivon. »
— en la romano 'Homoj sur la tero', paĝo 192
Citaĵo
« ...kuneca sento, sur kiu oni volas konstrui vivon en komuno kun aliaj, ne estas kreata dum kelkaj momentoj, sed devas kreski dum jaroj, kaj fariĝi komuna vivpercepto. »
— en la romano 'Homoj sur la tero', paĝo 201
Citaĵo
« ...mi komencas kredi, ke la malfeliĉoj de la homaro, militoj kaj interbataloj de diversaj specoj pleje dependas de tio, ke la homoj estas fremdaj unu al la alia. Mi iam diris tion, kiam mi diskutis kun kelkaj el tiuj junuloj. Ili diris, ke mi estas naiva, kaj klarigis al mi, ke ĉiuj sociaj malfeliĉoj dependas de la ekonomia sistemo. Mi povus kompreni tion, se homa feliĉo konsistus nur el bona salajro, bona loĝejo, bonaj vestoj, bonaj lernejoj ktp. Kompreneble ĉio ĉi estas bonaj kaj atingindaj aferoj. Tamen, ili ne povos multe proksimigi la homojn unu al la aliaj. Aŭ ĉu la homoj estas tiaj, ke tiaj aferoj signifas al ili plenan feliĉon, ĉu ili ne deziras ion alian? »
— en la novelo 'Al Torento', tra la voĉo de la protagonisto Karlo, paĝo 76
Citaĵo
« Kvankam kelkaj el la infanoj mem neniam havis kristnaskajn arbetojn, ili tamen sciis, ke oni devas havi tiajn, por ke la vera kristnaska ̧ĝojo venu al la infanoj de la hejmo. Kvankam multaj neniam ricevis kristnaskodonacojn, ili tamen aŭdis pri tiaj donacoj. »
— en la novelo 'Infanoj en Torento', paĝo 22, bitlibra INKO-eldono

Aliaj projektoj[redakti]

Wikipedia:eo
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri:

Verkoj ĉe Vikipedio[redakti]