Stéphane Hessel

El Vikicitaro
(Alidirektita el Stefano Heselo)
Stéphane Hessel
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Stéphane Frédéric Hessel, esperante Stefano Heselo (naskiĝis la 20-an de oktobro 1917 en Berlino - mortis la 27-an de februaro 2013) estis diplomato kaj franca politika batalanto. Militanto de Libera Francio en la dua mondmilito, poste deportita al Buchenwald, li estis sekretario de la komisiono pri la homaj rajtoj, kiu elverkis ĉe UNO la universalan deklaracion pri la homaj rajtoj. Li estis ankaŭ verkisto kaj poeto.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Vere, la vorto kiu taŭgas – kiu devus estis uzata – estas tiu de militkrimo kaj eĉ de krimo kontraŭ la homaro. Sed necesas uzi tiun vorton kun singardo, precipe kiam oni estas en Ĝenevo, kie sidas altranga komisaro pri la homaj rajtoj, kiu pri tio povas havi gravan opinion. Por mi, estinte en Gazo, vidinte la rifuĝintajn kampadejojn kun miloj da infanoj, la maniero laŭ kiu ili estas bombataj aspektas al mi kiel vera krimo kontraŭ la homaro»
— Stéphane Hessel