Ŝtatoficisto

El Vikicitaro
Ŝtatoficisto
Ŝtatoficisto
Ŝtatoficisto
Aliaj projektoj
Ŝtatoficisto en Vikipedio
Ŝtatoficisto en Komuneja kategorio
Ŝtatoficisto en Vikivortaro

Ŝtatoficisto estas homo, komisiita plenumi daŭran difinitan oficon.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Potencialaj revoluciuloj de la nuna Anglio [1951] estas tute ne laboristoj, sed perdintaj sian pozicion ŝtatoficistoj kaj komercistoj. Tiu ĉi klaso konservis vivan memoron pri siaj iamaj riĉeco kaj povo, kaj ĝi apenaŭ propravole aprobos malboniĝon de la vivkondiĉoj kaj sian politikan senpoviĝon. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Socia konscio de la ŝtatoficisto estas karakterizata ne de lia solidareco kun kolegoj, sed de lia rilato al la registaro kaj “nacio”. Ĝi konsistas en kompleta identiĝo kun la ŝtata potenco, kaj kaze de oficisto de privata kompanio — en identiĝo kun la kompanio. La ŝtatoficisto estas same obeema kiel industria laboristo. Kial ĉe li ne aperas sento de solidareco, kiel ĉe la industria laboristo? Tio klarigeblas per lia intera pozicio inter administra organo kaj la ĉefa parto de la manlaboristoj. Subiĝante al altranguloj, li estas reprezentanto de la potenco por la subuloj kaj kiel tia li okupas privilegiitan moralan (sed ne materialan) pozicion. En la amasa psikologio tia tipo estas identigata kun armea serĝento»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]

Vidu ankaŭ[redakti]