Ĵazo

El Vikicitaro
Ĵazo
Ĵazo
Ĵazo
Aliaj projektoj
Ĵazo en Vikipedio
Ĵazo en Komunejo
Ĵazo en Komuneja kategorio
Ĵazo en Vikivortaro

Ĵazo estas muzika ĝenro ekestinta proksimume en 1900 en la sudaj ŝtatoj de Usono, kiun komence generis ĉefe nigruloj kaj kiu multmaniere evoluis, ofte per kunfando kun aliaj muzikaj tradicioj kaj ĝenroj.

Citaĵo
« Stulteco de la Voĉo de Ameriko kiel dissenda servo por eksterlando tute ne kompareblas kun lerteco de BBC aŭ la Moskva Radio, sed tion kio mankas al ĝia verbala enhavo ĝi komplete rekompencas per amuzvaloro de la usona ĵazo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« La valso estas ekzakta, mekanika kaj militisma, pri kio atestas ĝia historio. Por ke valso komplete rivelu sian sencon, en ĝi devas ĉeesti milita uniformo… En nia jarcento alvenon de ĵazo kaj ragtimo oni ankaŭ anoncis kiel invadon de primitiva aborigeno»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« En la epoko de ĵazo ni kutime ne rimarkas, ke valso estiĝis kiel varmega kaj eksploda rimedo de homa sinesprimo, trarompiĝinta tra formalaj feŭdaj barieroj de fajnaj kaj ĥorusaj dancostiloj»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]