Óscar Romero

El Vikicitaro
Óscar Romero
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Sankta Óscar Arnulfo Romero y Galdámez (naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1917 en Ciudad Barrios - mortis (murdita) la 24-an de marto 1980 en San-Salvadoro), konata kiel monsinjoro Romero, estis katolika pastro salvadora kaj la kvara metropola Ĉefepiskopo de San-Salvadoro (1977-1980), fama pro sia predikado en defendo de la homaj rajtoj kaj ĉar oni murdis lin dum li celebris la meson.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« La registaro ne devas konsideri la sacerdoton kiu parolas favore al la socia justeco kiel politikiston aŭ ribeligeman ulon, dum tiu sacerdoto plenumas sian mision en la politiko de komuna bono. »
Citaĵo
« La misio de la Eklezio estas identigi sin al malriĉuloj, tiumaniere la Eklezio trovas sian saviĝon »