Wojciech Jaruzelski

El Vikicitaro
Wojciech Jaruzelski
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Wojciech Jaruzelski (naskiĝis la 6-an de julio 1923 — mortis la 25-an de majo 2014) estis pola politikisto, generalo, ŝtatestro de Pollando (1985-1990).

Citaĵoj[redakti]

Pri la aŭtoro[redakti]

Patrick Vaughan[redakti]

Citaĵo
« Konante multajn gvidantojn de la pola komunista elito, Brzeziński rimarkis ke Wojciech Jaruzelski diferenciĝas de la aliaj. Li naskiĝis en nobeldevena familio kaj ricevis jezuitan edukon. Lia vivo draste ŝanĝiĝis post invado de la Ruĝa Armeo al Pollando en 1939. La familio estis ekzilita al Siberio kaj tie Wojciech iĝis adepto de la komunistaj idealoj kaj aliĝis al la kreita en Sovetunio pola infanteria divizio. Sovetunion li konsideris nova tipo de civilizacio — pova laika forto, kiu alportas industriigon kaj socian justecon en la postrestintan kaj feŭdan Pollandon. »
— Patrick Vaughan, Brzeziński, papo kaj “komploto” pri liberigo de Pollando // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« [pri konversacio de Wojciech Jaruzelski kun Zbigniew Brzeziński fine de la 1980-aj Pola gvidanto konfesis al Brzeziński ke en lia vivo estis du decidaj momentoj. La unua okazis kiam li kiel junulo ekvidis kontraston inter la feŭda Pollando kaj la moderna industria ŝtato de socia justeco, kia al li prezentiĝis Sovetunio. Sed pli dolorigan malkovron li spertis fine de la 1980-aj kiam grandaj promesoj de marksismo-leninismo montriĝis granda iluzio»
— Patrick Vaughan, Brzeziński, papo kaj “komploto” pri liberigo de Pollando // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]

Vidu ankaŭ[redakti]