Wilhelm von Humboldt

El Vikicitaro
Wilhelm von Humboldt
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Friedrich Wilhelm Christian Carl Ferdinand von HUMBOLDT [vilhelm fon humbolt] (naskiĝis la 22-an de junio, 1767, mortis la 8-an de aprilo, 1835) estis germana sciencisto kaj politikisto.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« La plej bona registaro estas tiu, kiu fariĝas superflua» « Diejenige Regierung ist die beste, die sich überflüssing macht. »
Citaĵo
« Esence rilatoj kun homoj donas valoron al vivo»
Citaĵo
« La forto, kiun la animo povas enmeti en la korpon estas nekredebla. »
Citaĵo
« Jen aŭskultinda leciono: provu, provu, provu ... kaj se principe vi ne atingas bonan rezulton: provu, provu, provu denove. »
Citaĵo
« La maniero laŭ kiu homo ekregas sian destinon estas pli grava ol sia propra destino. »
Citaĵo
« Vera ĝuo venas de agado de la menso kaj ekzercado de la korpo; la du ĉiam unuiĝas. »
Citaĵo
« Mi pli kaj pli konvinkiĝas, ke nia feliĉo aŭ nia malfeliĉo dependas multe pli de nia maniero renkonti la eventojn de la vivo ol de la naturo de tiuj eventoj mem. »


Misatribuitaj[redakti]

Citaĵo
« Unue ĝoju, poste instruu.
  • Karl Friedrich Schinkel kaj Gustav Friedrich Waagen, foje atribuita al Humboldt, kiu citis ilin en raporto. »