Werner Heisenberg

El Vikicitaro
Werner Heisenberg
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio
Medaglia del Premio Nobel
Medaglia del Premio Nobel
Pri fiziko (1932)

Werner Karl HEISENBERG (naskiĝis la 5-an de decembro 1901 en Würzburg, Germanio - mortis la 1-an de februaro 1976 en München) estis germana fizikisto, kiu ricevis la Nobel-premion en fiziko en 1932.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Estas fundamenta eraro disigi la partojn de la tuto, la eraro de atomigado de tio, kion oni ne atomigu. Unueco kaj komplementeco konsistigas realecon»
— Werner Heisenberg
Citaĵo
« Fakulo estas ulo, kiu konas kelke da pli gravaj eraroj kiuj eblas pri sia fako, kaj scias kiel ilin eviti. » « Ein Fachmann ist ein Mann, der einige der gröbsten Fehler kennt, die man in dem betreffenden Fach machen kann und der sie deshalb zu vermeiden versteht. »
— Der Teil und das Ganze, Piper & Co. Verlag München, S. 286 (1969)
Citaĵo
« Ju pli preciza mezuro de pozicio estas, des pli malpreciza movokvanto estas, kaj reciproke; absoluta precizeco de variablo neprigas absolutan malprecizecon rilate al la alia.[1] »
— "Über den anschaulichen Inhalt der quantentheoretischen Kinematik und Mechanik" in Zeitschrift für Physik, 43 (1927)
Citaĵo
« Kion ni observas ne estas naturo mem, sed naturo eksponita al nia metodo de pridemandado»
— Werner Heisenberg
Citaĵo
« La ekzistantaj sciencaj konceptoj ĉiam kovras nur tre limigitan parton de la realo kaj la alia ankoraŭ ne komprenita parto estas senfina. »
— Werner Heisenberg
Citaĵo
« Ni devas memori ke tio, kion ni observas, ne estas naturo mem, sed naturo eksponita al nia demando-metodo. »
— Physics and Philosophy (1958)

Referencoj

  1. Origina esprimo de la fama necerteca principo de Heisenberg
Wikipedia:eo
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri: