Walter Scott

El Vikicitaro
Walter Scott
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Walter SCOTT (ekde 1820: Sir Walter Scott, en esperanto Valtero Skoto; naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1771 - mortis la 21-an de septembro 1832) estis skota verkisto.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« La novembra ĉielo estas malvarma kaj malgaja. La novembraj folioj estas ruĝecaj kaj sekaj. »
— Walter Scott
Citaĵo
« Venĝo estas la plej dolĉa peco al la buŝo, kiu iam estis kuirita en infero»
Citaĵo
« La Suno neniam subiras sur la grandegan imperion de Karolo la 5-a. »
— Vivo de Napoleono (1827)
Citaĵo
« Grasa, bela kaj kvardeka. » « Fat, fair, and forty. »
Citaĵo
« Se vi konservas aferon sep jarojn, vi certe trovos utilon por ĝi. »
— Woodstock (1826)
Citaĵo
« Fiero de patrino, ĝojo de patro» « A mother's pride, a father's joy. »
— Rokeby (1813)
Citaĵo
« Ĉar tiu, kiu faras bonon, havante la senliman potencon fari malbonon, meritas laŭdon ne nur pro la bono, kiun li faras sed pro la malbono, kiun li malpermesas. » « For he that does good, having the unlimited power to do evil, deserves praise not only for the good which he performs, but for the evil which he forbears. »