Viktimo

El Vikicitaro
Viktimo
Aliaj projektoj
Viktimo en Vikipedio
Viktimo en Komuneja kategorio
Viktimo en Vikivortaro

Viktimo persono, suferantamortinta en strebado al ia celo aŭ rezulte de okazaĵoj.

Elias Canetti[redakti]

Citaĵo
« La persekutanta amaso estiĝas vide al rapide atingebla celo. Celo estas la murdo kaj estas konate kiu estos murdita. La viktimo estas konata, klare difinita, proksima. La amaso sin ĵetas kontraŭ ĝi kun tia decidemo, ke delogi ĝin ne eblas. Por ke estiĝu la persekutanta amaso sufiĉas laŭte deklari, ke tiu ĉi devas morti. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Koncentriĝo je la murdo estas tre speciala travivaĵo, kun nenio komparebla laŭ intenseco. Ĉiu penas proksimiĝi al la viktimo kaj bati. Se li mem ne povas atingi, necesas almenaŭ vidi kiel batas la aliaj. Ĉiuj manoj kvazaŭ apartenas al unu korpo… Viktimo estas la celo kaj punkto de plej granda denseco: ĝi kunligas agojn de la tuta grupo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Grava kaŭzo de rapida kresko de la persekutanta amaso estas sekureco de la entrepreno. Ĝi estas sekura, ĉar flanke de la amaso troviĝas la dominado. La viktimo forkuras aŭ estas ligita, ĝi ne povas eĉ defendi sin, en sendefendeco ĝi estas nome la viktimo, destinita por ofero. Pro ĝia morto respondecos neniu. Libera murdo estas kvazaŭ rekompenco pro ĉiuj tiuj murdoj, je kiuj la homo devis rezigni pro la timo de puno. Al la tento de sekura, permesita aŭ eĉ rekomendita, kundividita kun aliaj murdo, plejparto de la homoj ne povas rezisti. Gravas ankaŭ ke minaco de la morto, konstante pendanta super la homo, kvankam ne konsciata senĉese, naskas bezonon transigi la morton al alia. Tiun bezonon kontentigas la persekutanta amaso. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Post ekzekuto la amaso eĉ pli ol iam ajn sentas timon de la morto. Ĝi disfalas kaj disiĝas, kvazaŭ panike forkurante. Ju pli grava estis la viktimo, des pli granda estas la timo, trafanta la amason. Ĝi povas konserviĝi nur se ekzekutoj sekvos seninterrompe unu la alian. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Disfalo de la persekutanta amaso, eksterminta sian viktimon, okazas speciale rapide. Tion bone konas regantoj, kies potenco estas minacata. Ili ĵetas al la amaso viktimon por haltigi ĝian kreskon. Multaj politikaj ekzekutoj estis faritaj sole por tiu ĉi celo. Aliflanke gvidantoj de la radikalaj partioj ofte ne komprenas, ke, atinginte sian celon, publike ekzekutinte danĝeran malamikon, ili ofte damaĝas pli sin mem ol la malamkian partion. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Post ŝteliro kaj salto… sekvas la unua tuŝo. Tio estas verŝajne la plej terura por la viktimo momento… »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La rido estas konsiderata vulgara, ĉar ĉe tio larĝe malfermiĝas la buŝo kaj montriĝas la dentoj. Evidente ĝi devenas de ĝojo pro ĉasado de predomanĝaĵo, kiu ŝajnas senduba. Falinta homo memorigas al la alia beston, kiun tiu ĉasis kaj kiun li logis al kaptilo. La falo, kaŭzanta ridon, memorigas pri senhelpeco de la viktimo: se oni volas, la falinton eblas trakti kiel viktimon. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Tio estas siaspeca sklava juko — strebo ektrovi sin en povega stomako. Estas nekonate kio okazos, estas nekonate kiam, tamen dezirindas esti la unua ĉe la enirejo al la infero. La homo fidele vivas en timo kaj en espero iĝi la elektita viktimo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La fuĝo estas la sola kaj lasta instanco, al kiu eblas apelacii kontraŭ la mortkondamno. Roro de leono, elirinta por ĉasi, estas efektive la mortkondamno; tio estas la sola sono de ĝia lingvo, komprenebla por ĉiuj ĝiaj viktimoj, kaj povas esti ke tiu kompreno estas la sola komuna, kion ili havas. La plej antikva ordono — tiu, kiu estis farita oble pli frue ol sur la Tero aperis la homo — estas la mortkondamno, instiginta la viktimon al fuĝo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Thomas Szasz[redakti]

Citaĵo
« Dum modiĝintaj ĉe ni kulturaj militoj ni donis al la virinoj kaj seksaj minoritatoj moralan superecon de “viktimoj”, samtempe malaltigante la fumantojn kaj aliajn homojn, kies vivmaniero estis haste deklarita malvirta, ĝis morala neniaĵo de “konsumantaj por sia malbono” (iam en pasinteco tiun ĉi niĉon estis okupantaj masturbantoj). »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« [pri persekutado de judoj, nigruloj kaj herezuloj] En ĉiuj ĉi situacioj viktimo estis persekutata ne pro tio, ke ĝi estis danĝera aŭ aĉa. Pli verŝajne persekutanto deklaris ĝin danĝera aŭ aĉa por pravigi sian agreson per neceso de memdefendo. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Persekutantoj foje indulgeme traktas pentantan kaj superplenan je kulposento viktimon, kiu humiliĝas antaŭ ili. Sed ili ne povas pardoni senriproĉan kaj virtan viktimon, kies senkulpeco mem estas neeltenebla ofendo por la turmentantoj. Nome pro tio ili devas senkompate ekstermi ĝin. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« …perforton, kiun oni atendas de frenezulo, oni plej bone komprenu kiel projekcion sur la viktimon de efektiva perforto fare de persekutanto»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Kanibalo voras sian viktimon por ekhavi ĝian dignon, ni forpelas niajn viktimojn por forpreni ilian senkulpecon… Sendube en tio konsistas unu el kialoj, pro kiuj kreivaj homoj kiel artistosciencisto, efektive kreantaj novajn aferojn, estas alte taksataj kaj ĝuas admiron; superante simbolan kanibalismon, tia homo lernas memstare krei sencon de sia vivo, ne senigante la aliajn je ilia propra. Li “kreas” pli da senco ol li “konsumas”. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Ekzistas ja laboristoj, kies sola aspiro estas fariĝi siavice ekspluatistoj. Ili tute ne deziras la aliigon de la nuna maljusta socisistemo, kies viktimoj ili estas, sed nur sian transklasiĝon. »
— Eŭgeno LantiVortoj de Kamarado E. Lanti

Vidu ankaŭ[redakti]