Vikicitaro:Robotoj

El Vikicitaro

Roboto (angle bot) estas komputila programo kiu laboras en Vikicitaro kiel uzanto, sed ege pli rapide. Kutime ĝi estas uzata por longaj aferoj, tiel ke eblas fari ilin pli rapide. Roboto estas skribita en programlingvo kiu permesas sendi al servilo HTTP-petojn; ekzemple Java, PHP, Python kaj Perl.

Taskoj[redakti]

Oni povas uzi roboton por:

  1. korekti oftajn tajperarojn, unuecigi mallongigojn
  2. diversaj specialaj taskoj:
    1. ŝanĝi la nomon de kategorio
    2. enmeti ŝablonojn kaj navigilojn en aron de paĝoj
    3. ŝanĝi la strukturon, ekzemple forpreni malplenajn liniojn de la komenco kaj/aŭ fino de la paĝoj
    4. ordigi ligojn al aliaj Vikipedioj laŭ difinita konvencio
    5. ktp.
  3. krei raporton pri la farita tasko kaj montri la taskojn nesolvitajn

Por peti la agon de roboto, skribu en la paĝo pri taskoj. Ĉiuj, kiuj havas roboton, atentas pri ŝanĝoj al tiu paĝo, tiel ke iu povu plenumi la peton.

Kiel obteni robotan statuson[redakti]

Por peti la robotan statuson necesas peto, kiu estos plenumita de burokrato post unu semajno se la uzantaro konsentas kun tiuj planoj. Preferindas, ke la roboto redaktu iom da paĝoj, tiel ke estu pruvo por la komunumo pri la agado de la roboto.

Kiel korekte zorgi roboton[redakti]

Zorgi roboton postulas respondecon. Pro tio necesas, ke novaj robotistoj legu la paĝon pri la etiko de la robotisto.

Kontroli la agadon de robotoj[redakti]

La robotoj havas statuson por distingi ilin de uzantoj, kaj ilia agado ne montriĝas en la lastaj ŝanĝoj (kio estas?), por ne krei problemojn al tiuj kiuj kontrolas la lastajn ŝanĝojn; sed eblas montrigi ilin alklakante ĉi tie.

La uzado de senstatusa roboto obstrukcas la paĝon pri lastaj ŝanĝoj, tiel ke ĝi malhelpas la kontrolon de lastaj ŝanĝoj. Pro tio, senstatusaj robotoj estas forbaritaj. Robotoj kiuj malkorekte laboras estas forbaritaj sen ia averto.

Atentu: forbaru nur la uzanton, ne forbaru ankaŭ la IP-adreson, ĉar tiel ankaŭ la robotisto estus forbarita.

Malebligi al roboto redakti paĝon[redakti]

Ŝablono:Bots utilas por malebligi al roboto(j) (unu, pli aŭ ĉiuj) redakti paĝon kiu enhavas tiun ŝablonon.

Robotoj kun statuso[redakti]

Jen listo de robotoj kun statuso en Esperanta Vikipedio. Ĉi tie estas aŭtomata listo kreita de programaro MediaVikio.

Vidu ankaŭ[redakti]

Eksteraj ligiloj[redakti]