Venĝo

El Vikicitaro
Venĝo
Venĝo
Venĝo
Aliaj projektoj
Venĝo en Vikipedio
Venĝo en Komuneja kategorio
Venĝo en Vikivortaro

Venĝo estas ago de iu, kiu venĝas, do havigas al iu kompenson por suferita malbono, kies farinton oni punas per egalvalora puno; kompensas la suferitan malbonon, punante la farinton per egalvalora puno.

Citaĵo
« La interna aŭ idea dinamiko de la milito origine aspektas tiel: el la priploranta grego, kolektiĝinta ĉirkaŭ la mortinto, formiĝas la milita grego, kiu venĝas lin. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Kio trafas la okulojn ĉie kaj unuavice, estas la timo antaŭ la mortintoj. Oni opinias, ke ili estas malkontentaj pri sia stato kaj plenas je envio al la vivantoj. Ili venĝas — foje la ofendojn, faritajn al ili dum la vivo, sed pli ofte simple tion, ke la aliaj estas vivaj kaj ili ne. Nome la envion de la mortintoj plej multe timas la vivantoj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« [pri la arandoj, indiĝenoj de Aŭstralio] Tion, kion ni nomus kaŭzo, ili konsideras kulpo. Ĉiuj morto estas la murdo kaj la murdo devas esti venĝita. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Tiu, kiu fuĝis antaŭ la minaco aŭ subiĝis al ĝi aliel, nepre venĝos. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Vidu ankaŭ[redakti]