Totalismo

El Vikicitaro
Totalismo
Totalismo
Totalismo
Aliaj projektoj
Totalismo en Vikipedio
Totalismo en Komuneja kategorio
Totalismo en Vikivortaro

Totalismo estas politika sistemo, en kiu la rajtoj de la civitanoj estas kvazaŭ ensorbitaj de la ŝtato, kaj en kiu povas ekzisti nur unu partio, tiu de la ŝtatistoj.

Citaĵoj[redakti]

David C. Engerman[redakti]

Citaĵo
« La termino “totalismo” aperis en la 1920-aj jaroj, kiam Benito Mussolini uzis ĝin por priskribo de la celoj de la itala faŝista partio. En la 1930-aj ĝi fojfoje aperadis en akademiaj studaĵoj kaj neakademiaj publikaĵoj, komparantaj Sovetunion de Stalino, Italion de Mussolini kaj Germanion de Hitlero. Sed vastan uzadon tiu ĉi termino ekhavis komence de la 1950-aj jaroj, dum kreskinta “sovetia minaco” — post sovetia testo de nuklea bombo, establo de Ĉina Popola Respubliko (ambaŭ eventoj okazis aŭtune 1949) kaj atako de Nord-Koreio al sia suda najbaro. Tiuj eventoj kreis fekundan grundon por admira akcepto de noviga verko de Hannah Arendt “La fontoj de totalismo”. »
— David C. Engerman, Falo de totalismo kaj altiĝo de Zbigniew Brzeziński // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]


Citaĵo
« Disertaĵon, sur kiu baziĝas “Konstanta purigado”, Brzeziński finis en 1953, monaton post la morto de Stalino kaj dediĉita al totalismo konferenco de Carl Joachim Friedrich»
— David C. Engerman, Falo de totalismo kaj altiĝo de Zbigniew Brzeziński // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]

Erich Fromm[redakti]

Citaĵo
« Do la tasko de la nuntempa totalisma ŝtato, de ĝiaj propagandaj rimedoj, gazetaj redaktoroj kaj instruistoj konsistas je tio, ke igi la popolon ami la sklavecon»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Eric Hoffer[redakti]

Citaĵo
« Kaŭzoj de revolucioj en la totalisma socio pli ofte estas ne indigno kontraŭ subpremado, ne indigno kontraŭ la suferoj, sed simple malfortiĝo de la totalisma reĝimo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La Franca revolucio, kiu estis ankaŭ la naciisma movado, elpaŝis ne kontraŭ tiranio de la katolika eklezio kaj ne kontraŭ la malnova reĝimo, sed kontraŭ iliaj malforteco kaj senutileco. Kiam popolo ribelas en la totalisma socio, ĝi ribelas ne kontraŭ malbono de la reĝimo, sed kontraŭ ĝia malforteco. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Al la totalisma reĝimo de Hitlero post kiam ĝi stabiliĝis, neniam minacis amasa ribelo. Dum la naziestroj volonte prenis sur sin respondecon kaj faris ĉiujn decidojn, por estiĝo de popola antagonismo ekzistis neniuj ŝancoj. Tia danĝero povus aperi nur se la nazioj malfortigus disciplinon kaj kontrolon. La vortoj de Tocqueville pri la tirania regado validas por ĉiuj totalismaj reĝimoj: la momento de plej granda danĝero por ili estas kiam ili komencas reformojn, tio estas kiam ili ekmontras liberalajn tendencojn. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Mark Kramer[redakti]

Citaĵo
« Kiun ajn utilecan rolon ludus idea modelo de totalismo en analizo de diktaturo de Stalino, tiu modelo montris sin malkonvena dum esplorado de la post-Stalina epoko. »
— Mark Kramer, Atendante grandan fiaskon // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« [...] rilate Sovetunion, Zbigniew Brzeziński opiniis ke totalisma periodo tie daŭris de 1929 ĝis 1953. »
— Mark Kramer, Atendante grandan fiaskon // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]

Vidu ankaŭ[redakti]