Teknologio

El Vikicitaro
Teknologio
Teknologio
Teknologio
Aliaj projektoj
Teknologio en Vikipedio
Teknologio en Komuneja kategorio
Teknologio en Vikivortaro
Teknologio en Vikinovaĵoj

Teknologio estas scienco pri la iloj, procedoj kaj metodoj, uzataj en industrio por fabrikado de teknikaj objektoj.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« La plej terura en Rusio hodiaŭ estas manko de teknologioj... Ni devas sekvi la korean vojon — ili pruntis, enlasis al si aktive kaj kreis sian ekonomion surbaze de ekstera interveno. » « Самое страшное в России сегодня то, что нет технологий... Нам нужно идти по корейскому пути — они заимствовали, пускали к себе активно и создавали свою экономику на базе внешней интервенции. »
— Andrej Movĉan, Resursoj de kverelo [la 24-a de decembro 2015]
Citaĵo
« Teknologio preskaŭ ekstermis la monopolon pri amaskomunikado, kiu estadis fundamenta armilo de imperia submetigo. »
— Fidel Castro
Citaĵo
« Ni komencas lerni la malfacilan vojon ke la hodiaŭa tutmonda malbonaĵoj ne kuraciĝis per pli kaj pli da scienco kaj teknologio. » « (angle) We're beginning to learn the hard way that today's global ills are not cured by more and more science and technology. »
— Roger Wolcott Sperry
Citaĵo
« Por sukcesa teknologio, realeco devas superi super publikaj rilatoj, ĉar naturo ne povas esti trompita» « (angle) For a successful technology, reality must take precedence over public relations, for nature cannot be fooled. »
— Richard Feynman
Citaĵo
« Teknologio ĉiam havas neantaŭviditajn konsekvencojn, kaj ne ĉiam estas klare, je la komenco, kiu aŭ kio venkos, kaj kiu aŭ kio perdos» « (angle) Technology always has unforeseen consequences, and it is not always clear, at the beginning, who or what will win, and who or what will lose. »
— Neil Postman
Citaĵo
« En ĝia esenco, teknologio estas io, kion la homo ne regas»
— Martin Heidegger
Citaĵo
« Ĉiu sufiĉe progresinta teknologio ne distingiĝas de magio» « (angle) Any sufficiently advanced technology is indistinguishable from magic. »
— Arthur C. Clarke

Marshall McLuhan[redakti]

Citaĵo
« …ni konfuzis racion kaj skribon, kaj raciismon — kun unusola teknologio. Do al la laika Okcidento en la elektra epoko ŝajnas ke homo iĝas neracia. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Nia kutima reago al ĉiuj komunikiloj, konsistanta en tio, ke kvazaŭ signifon havas nur tio kiel ili estas uzataj — tio estas ŝtoniĝinta pozicio de teknologia idioto. Ĉar “enhavo” de komunikilo similas al sukoplena viandopeco, kiun alportas ŝtelisto por endormigi atenton de gardohundo de nia racio. Efiko de komunikilo iĝas forta kaj intensa nome danke al tio, ke ĝi ricevas forme de “enhavo” iun alian komunikilon. Enhavo de kino estas romano, teatraĵoopero. Efiko de kina formo estas neniel ligita al tiu enhavo, kiu plenigas ĝin. “Enhavo” de leteropresado estas parolo, tamen nek presadon, nek parolon leganto preskaŭ tute ne konscias. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« [pri Narciso kiu vidis en akvo sian speguliĝon, sed supozis ke temas pri alia homo] Evidente tio estas tre rimarkinde por specifa kliniĝo de nia ekstreme teknologia kaj sekve narkotika kulturo, ke ni longan tempon interpretis la historion de Narciso tiel kvazaŭ li enamiĝis je si mem kaj kvazaŭ li vere komprenadis ke la speguliĝo estas li mem! »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Seninterrompe brakumante teknologion, ni ligiĝas al ĝi kiel servomekanismoj. Nome pro tio ni por entute uzi tiujn objektojn devas servi al ili — al tiuj larĝigoj de ni mem — kvazaŭ al dioj aŭ iuspecaj sanktaĵoj. Indiano servas kiel servomekanismo de sia kanuo, vakero — de sia ĉevalo, kaj manaĝero — de sia horloĝo»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« …antaŭaj teknologioj estis partaj kaj fragmentaj, dum la elektra estas totala kaj inkluziva. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Ĉe la elektra teknologio homaj taskoj komplete limiĝas je edukado kaj esplorado… tio signifas ke ĉiuj formoj de okupiteco transformiĝas je “pagenda edukado”, kaj ĉiuj formoj de riĉeco kreiĝas per movado de informoj»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Malsani sen simptomoj signifas havi imunon. Ankoraŭ neniu socio havis sufiĉajn sciojn pri siaj agoj por evoluigi imunon al siaj novaj larĝigoj aŭ teknologioj. Hodiaŭ ĉe ni aperis sento, ke eble tian imunon kapablas krei la arto»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Artisto kaptas sencon de kultura kaj teknologia trarompo jardekojn antaŭ reale manifestiĝos ĝia transforma influo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« …en la elektra epoko ne plu havas sencojn paroli ke la artisto marŝas antaŭ sia tempo. Nia teknologio ankaŭ marŝas antaŭ sia tempo, necesas nur sukcesi ekvidi en ĝi nome tion, kio ĝi estas. Nun por ne okazu troa katastrofo en la socio, la artisto emas forlasi sian eburan turon por translokiĝi al la turo de socia regado. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Kaj teknologia larĝigo de niaj korpoj, destinita por mildigi fizikan streĉiĝon, povas kaŭzi streĉiĝon psikan, kaj tio povas esti por ni oble pli malbone. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Neniu bezonas aŭtojn dum mankas aŭtoj, kaj neniu interesiĝas pri televido ĝis aperis televidaj programoj. Tiu kapablo de teknologio krei propran mondon de postulado estas nedisigebla de tio, ke teknologio estas unuavice larĝigo de niaj korpoj kaj sensoj»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« La fonetika alfabeto estas unika teknologio. Ekzistis pluraj tipoj da skriboj, la piktograma kaj silaba, sed nur en la fonetika alfabeto semantike sensencaj literoj estas uzataj por transdonado de semantike sensencaj sonoj. Tiu kompleta apartigo kaj disigo de la vida kaj aŭda mondoj estis, de la kultura vidpunkto, kruela kaj senkompata. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« …kun apero de nova teknologio ŝanĝiĝas la kadro mem, ne nur bildo en tiu ĉi kadro. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« …la homoj ĉiam estis generiloj de la teknologia mondo simile al la abeloj en la flaŭro»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Same kiel la teknologioj estas larĝigoj de viva organismo, ankaŭ la ludoj, same kiel institucioj, estas larĝigoj de la socia homo kaj politika korpo»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Skribo eĉ nun restas fundamento kaj ekzemplo de ĉiuj programoj de industria mekanizado, sed samtempe ĝi fermas la cerbojn kaj sensojn de siaj uzantoj en la mekanika kaj fragmenta matrico, kiu tiom necesas por subtenado de la mekanizita socio. Pro tio transiro de la mekanika teknologio al la elektra estas por ni ĉiuj tiom traŭma kaj severa. Dum longa tempo ni uzis la mekanikajn metodojn kun iliaj limigitaj eblecoj kiel fusilon. La elektraj metodoj ne povas esti uzataj agrese krom por mortigi sin tuj, kvazaŭ malŝalti la lumon. Vivi samtempe kun ambaŭ tiuj teknologioj estas la specifa dramo de la 20-a jarcento»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]

Jean Baudrillard[redakti]

Citaĵo
« Same kiel troa tempo nutras inferon de neniofarado, la teknologiaj troaĵoj nutras la inferon de la milito»
— Jean Baudrillard, La Golfa milito ne okazis [1991]
Citaĵo
« Nome tiel ni atingis nerealecon de la milito, kiam tro evoluiĝinta teknologia povo supertaksas realan povon de la malamiko, kiun ĝi eĉ ne deziras ekvidi. »
— Jean Baudrillard, La Golfa milito ne okazis [1991]

Vidu ankaŭ[redakti]