Suspekto

El Vikicitaro
Suspekto
Suspekto
Suspekto
Aliaj projektoj
Suspekto en Vikipedio
Suspekto en Komuneja kategorio
Suspekto en Vikivortaro

Suspekto estas opinio de iu, kiu suspektas, do akceptas la eblecon aŭ probablecon de io malbona.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Novaj opinioj estas ĉiam suspektataj, kaj kutime kontraŭataj, sen iu kialo sed ĉar ili ankoraŭ estas ne oftaj. » « (angle) New opinions are always suspected, and usually opposed, without any other reason but because they are not already common. »
— John Locke
Citaĵo
« Mi reagas praktike. Kie funkcias la merkato, mi estas por ĝi. Kie la registaro estas necesa, mi estas por ĝi. Mi profunde suspektas iun, kiu diras: "Mi favoras privatigon" aŭ "Mi profunde favoras publikan posedon." Mi estas favora al kio ajn funkcias en la aparta kazo. » « (angle) I react pragmatically. Where the market works, I'm for that. Where the government is necessary, I'm for that. I'm deeply suspicious of somebody who says, "I'm in favor of privatization," or, "I'm deeply in favor of public ownership." I'm in favor of whatever works in the particular case. »
— John Kenneth Galbraith
Citaĵo
« Miaj plej profundaj impulsoj estas optimismaj; sinteno, kiu ŝajnas al mi tiel spirite necesa kaj taŭga, kiel ĝi estas intelekte suspektinda. » « (angle) My deepest impulses are optimistic; an attitude that seems to me as spiritually necessary and proper as it is intellectually suspect. »
— Ellen Willis
Citaĵo
« Se estas Dio, mi ne pensas, ke Li postulus, ke iu kliniĝu aŭ staru antaŭ Li. Mi ofte havas suspekton, ke Dio ankoraŭ provas prilabori aferojn kaj ne finis»
— Rebecca West
Citaĵo
« Mi estas inverse paranoja. Mi suspektas, ke homoj konspiras por feliĉigi min. » « (angle) I'm a kind of paranoiac in reverse. I suspect people of plotting to make me happy. »
— J. D. Salinger

Eric Hoffer[redakti]

Citaĵo
« Severa ortodokseco estas rezulto de arda kredo kaj reciproka suspektemo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La sankta kredo de la kredanto — esti atentema, tio estas suspektema. La homo kredanta devas ĉiam kaj ĉie serĉi sabotistojn, spionojn, perfidulojn»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Suspekto pruvon ne egalas. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ[redakti]