Stalinismo

El Vikicitaro
Stalinismo
Stalinismo
Stalinismo
Aliaj projektoj
Stalinismo en Vikipedio
Stalinismo en Komuneja kategorio
Stalinismo en Vikivortaro

Stalinismo estas politika-ekonomia sistemo, kiu aperis en Sovetunio post fakta transpreno de plena regopovo flanke de Josif Stalin.

Citaĵoj[redakti]

Erich Fromm[redakti]

Citaĵo
« Faŝismo, rasismo kaj stalinismo estas la plej brilaj riveliĝoj de tia kombino de la kultoj de la ŝtato kaj klano, enkorpiĝintaj je unu figuro de la gvidanto, führer»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Komuna trajto de naziismo, faŝismo kaj stalinismo estas tio, ke ili proponis al la izolita individuo novan azilon kaj sekurecon. Tiuj sistemoj kreis kondiĉojn por la plej alta grado de fremdiĝo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« [pri naziismo, faŝismo kaj stalinismo] Novaj sistemoj estis konstruitaj sur la plej granda mensogo. Tio rilatas same al iliaj programoj kaj al iliaj gvidantoj. En siaj programoj ili promesis konstrui ion similan al socialismo, tamen tio, kion ili efektive faris estis neado de ĉio, kio estis komprenata sub tiu ĉi nocio en la socialisma tradicio. Mussolini, timema fanfarono, iĝis simbolo de vireco kaj kuraĝo. Hitlero, maniulo-detruanto, estis glorata kiel konstruanto de la nova Germanio. Stalin, malvarmsanga kaj ambicia intriganto, estis bildigata kiel amanta patro de sia popolo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Efektive eĉ la cara registaro, estinta la plej reakcia registaro en Eŭropo, ne aplikis tiajn rimedojn de subpremado, kiuj estus kompareblaj kun la stalinismaj. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Stalinisma sistemo havas multe da trajtoj, similaj al la frua etapo de la eŭropa kapitalismo, por kiu estis karaktera rapida akumuliĝo de kapitalo kaj senkompata ekspluatado de laboristoj; diferenco konsistas tamen je tio, ke estis uzata politika teroro anstataŭ ekonomiaj leĝoj, devigintaj laboriston de la 19-a jarcento abnegacii pri sia ekonomia stato. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« [pri socialismo] Tiu teorio fakte restis teorio, malsame ol faŝismo kaj stalinismo, kiuj iĝis politika kaj socia realo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Stalinisma sistemo, malgraŭ tio ke en ĝi ekzistas la ŝtata posedaĵo pri produktorimedoj, verŝajne oble pli proksimas al la frua, pure ekspluata formo de la okcidenta kapitalismo ol al iu ajn pensebla ideo de la socialisma socio. Obseda strebo evoluigi industrion, senkompata neglektado de la homo kaj soifo de la persona potenco — tiaj estas ĝiaj ĉefaj movfortoj. Akceptante la tezon, ke socialismo kaj marksismo estas pli aŭ malpli identaj kun stalinismo, ni faras por la stalinistoj la plej grandan servon en la sfero de propagando, la servon pri kiu ili povus nur revi. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Se Lenin povus almenaŭ esperi pri eventuala malcentralizado, ideo, kiu efektive estis realigita en la koncepto de la Sovetoj, kie farado de la decido pasis de la plej malsupra kaj konkreta nivelo de malcentralizitaj grupoj, do stalinismo evoluigis unu flankon de la kontraŭdiro — la principon de centralizado — kaj realigis ĝin en praktiko de la plej rigora ŝtata organizado en la nuntempa mondo, superante gradon de centralizado de faŝismo kaj naziismo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Eric Hoffer[redakti]

Citaĵo
« Stalinismo estas la sama opio por la popolo kiel la dominantaj religioj»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La samaj rusoj, sklavemaj antaŭ la Stalina sekreta polico, montris — unuope aŭ grupe — neimageblan kuraĝon antaŭ vizaĝo de la invadintaj nazioj. Kialo de tiu, je la unua rigardo, kontraŭdira konduto konsistas ne en tio, ke la “organoj” de Stalin estis pli kruelaj ol la armeo de Hitlero, sed en tio, ke antaŭ vizaĝo de la Stalin-ekzekutistoj la rusa homo sentis sin nura eta individuo, dum antaŭ la vizaĝo de la germanoj li sentis sin ano de la povega nacio kun glora pasinteco kaj eĉ pli glora estonteco»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Vidu ankaŭ[redakti]