Sekreto

El Vikicitaro
Sekreto
Sekreto
Sekreto
Aliaj projektoj
Sekreto en Vikipedio
Sekreto en Komuneja kategorio
Sekreto en Vikivortaro

Sekreto estas io, kion devas scii neniu aŭ nur limigita nombro da personoj.

Citaĵo
« Vi sekretos al edzino, ŝi sekretos al fratino, kaj tiel la sekreto promenados sen fino»
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Kiu estas sendefenda ekstere, eniĝas je sian internan kirason; tio estas interna blendo, protektanta kontraŭ la demandoj — sekreto. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Estimo al la diktaturoj grandparte estas kaŭzita de tio, ke en ili oni vidas kapablon al koncentrado de la sekreto, kiu en demokratioj dividiĝas kaj dispolviĝas. Moke oni diras ke en ili ĉio estas superbabilata. Ĉiu ekzercas la langon, ĉiu enmiksiĝas je io ajn, rezulte nenio okazas, ĉar ĉiuj ĉion scias anticipe. Oni plendas pri manko de politika volo, efektive ja elreviĝo estas kaŭzita de manko de sekreto. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Tio estas siaspeca sklava juko — strebo ektrovi sin en povega stomako. Estas nekonate kio okazos, estas nekonate kiam, tamen dezirindas esti la unua ĉe la enirejo al la infero. La homo fidele vivas en timo kaj en espero iĝi la elektita viktimo. Tian staton oni povas konsideri apoteozo de la sekreto. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Koncentriĝon de la sekreto oni povas priskribi kiel rilatumon de la nombro de tiuj, kiujn ĝi koncernas al la nombro de tiuj, kiuj ĝin konservas. El tiu ĉi difino facilas vidi, ke niaj nuntempaj teknikaj sekretoj estas la plej koncentritaj kaj plej danĝeraj el ĉiuj, kiuj iam ajn ekzistis. Ili koncernas ĉiujn, sed estas konataj nur al mizera nombro de personoj, kaj nur kvin aŭ dek homoj decidas, ĉu ili estos aplikitaj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Ne eblas ion fari: la amasoj estas pura objekto, do tio kio malaperis de sur la horizonto de la subjekto, tio kio malaperis de la horizonto de la historio, — same kiel silento estas pura objekto, kiu malaperas de la horizonto de parolo, kiel la sekreto estas pura objekto, kiu konstante malaperadas de sur la horizonto de la senco. La forto de la amaso-kiel-objekto estas tute ŝoka. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« La tento estas ne sekreta — ĝi estas enigma»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« En la sonĝoj estis sekreto kaj Freud donis al ili sencon. La sonĝoj estis proksimaj al la sorto, Freud proksimigis ilin al la deziro»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]

Vidu ankaŭ[redakti]