Saddam Hussein

El Vikicitaro
Saddam Hussein
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Saddam Hussein (1937-2006) estis la prezidento de Irako de 1979 ĝis 2005.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Pri la aŭtoro[redakti]

Jean Baudrillard[redakti]

Citaĵo
« [pri la Golfa milito] Saddam entute neniam batalos kaj la usonanoj eterne batalos nur kontraŭ sia imagita duoblulo sur ekrano. Ili ja vidas Saddamon tia, kia li devas esti, la nuntempa heroo, inda esti venkita (la kvara laŭnombre armeo en la mondo!). »
— Jean Baudrillard, La Golfa milito ne okazis [1991]
Citaĵo
« [pri la Golfa milito] Ne eblas eĉ diri ke la usonanoj venkis Saddamon: li mem foriĝis, plenumis maleskaladon kaj ili ne sukcesis kreskigi la eskaladon ĝis tioma grado por neniigi lin. »
— Jean Baudrillard, La Golfa milito ne okazis [1991]
Citaĵo
« [pri la Golfa milito] Saddam plu ekzistas kaj li denove iĝis tiu kiu li ĉiam estis — la dungito de la Okcidento»
— Jean Baudrillard, La Golfa milito ne okazis [1991]

Henry Kissinger[redakti]

Citaĵo
« Barato estas pli zorgita je la afgana fundamentismo ol je tiu irana kaj oble pli forte maltrankvilas pro financa subteno de islama fundamentismo fare de Sauda Arabio ol pro nepacigeblo de Saddam Hussein. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« [pri la Golfa milito] Plej bone estus daŭrigi detruadon de elitaj irakaj unuoj — de la trupoj de la Respublika Gvardio — kiuj estis kaj plu estas apogilo de la potenco de Saddam Hussein. Se oni sekvus tiun ĉi strategion, tre probable ke la iraka armeo forigus lin. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« [pri la Golfa milito kaj la araba mondo] Dominanta opinio estis jena: farinte agreson Saddam agis malbone kaj la Okcidento agis eĉ pli malbone, komencinte intervenon, do Saddam estas prava luktante kontraŭ la Okcidento kaj ni estas pravaj, subtenante lin. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« Li eĉ estas utila por ni, ĉar ĝi fortigas dependecon de la Golfo-landoj kaj de Sauda Arabio de nia defendo — do li eĉ fortigas nian ĉeeston en la regiono, alikaze araboj povus sin forturni de ni, parte pro la Israela konflikto kaj aliaj faktoroj. »
— Zbigniew Brzeziński, Intervjuo al News Hour with Jim Lehrer, PBS [la 21-a de decembro 1998]

Vidu ankaŭ[redakti]