Roger Bacon

El Vikicitaro
Roger Bacon
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Roger Bacon (ĉ. 1214 - 1294) estis la angla filozofo, teologo, verkisto.

Opus Maius (ĉ. 1267)[redakti]

Citaĵo
« Antaŭ ĉio oni devas atenti pri tio, ke la montrezoroj de ŝtato ne transiru en la manojn de malmultaj. Alikaze ŝtato povus posedi grandan nacian posedon kaj tamen mizere suferus. Ĉar mono similas al sterko, kiu utilas nur tiukaze, se oni disvastigas ĝin. Oni atingas tion antaŭ ĉio per subpremo aŭ rigora bridado de la detruanta uzurista branĉo, de monopoloj, latifundioj ktp. »
Citaĵo
« Sed mi scias, ke oni povas nek jugi nek malkovri ion novan pri raraj kaj okulfrapaj aĵoj, se oni ne esploris kaj ne trovis antaŭe la kaŭzojn de la kutima irado de la aĵo kaj la kaŭzojn de tiuj kaŭzoj. »
Citaĵo
« Evidentaj kaj okulfrapaj virtoj estigas laŭdon; sed ne ekzistas sekretaj virtoj, kiuj estigas feliĉon»
Citaĵo
« Se fie akordita homo kun decidemo pensas pri tio damaĝi al iu alia, se li vehemente avidas tion, tion fikse intencas kaj firme estas konvinkita, ke li povos damaĝi al li, ĝi ne estas pridubebla, ke la naturo obeos al la intenco de ties volo. »

Pri la malfeliĉo[redakti]

Citaĵo
« La ambicio similas al la galo, suko en la homa korpo, kiu faras la homon agema, persista, atenta kaj agema, tiom longe, kiom ne estas ŝtopitaj la eliroj. Sed se tiel estas, ĉar la homo ne havas la necesan elfluejon, tiu fariĝas bruligema kaj per tio malica kaj venena. »
Citaĵo
« Dum la feliĉo malkaŝiĝas ja plej forte la malvirto, sed dum, malfeliĉo la virto»

Pri la utileco por si mem[redakti]

Citaĵo
« Oni konstruos ŝipojn sen rudroj, tiel, ke la plej grandaj estos stireblaj de unu viro. Kaj neimageble rapidajn veturilojn, antaŭ kiujn, oni ne devos enjungi bestojn. Kaj flugantajn masinojn. Kaj tiajn, kiaj sen danĝero povos moviĝi ĝis la grundo de la maroj kaj riveroj. »
Citaĵo
« Jen la esenco de kruda egoisto, ke ne ĝenas lin ekbruligi domon, eĉ tiukaze, se li volas baki nur ovon en ĝi. »

Diversaj fontoj[redakti]

Citaĵo
« Amaso ankoraŭ ne estas socio»
Citaĵo
« La obstina firmtenado je la deveno estas same tiel perforta kiel novigo, kaj tiuj, kiuj tro honoras la malnovan tempon, estas nur mokatoj de la nova. »
Citaĵo
« La propra utilo en ĉiuj siaj ludformoj estas iel malica. Ĝi estas la prudento de la ratoj; kiuj kun certo forlasas domon antaŭ ties kunrompiĝo; ĝi estas la prudento de vulpo, kiu forpelas la melon, kiu fosadis por ĝi kaj pretigis ties loĝejon, ĝi estas la prudento de krokodiloj, kiuj verŝas larmon, se ili voras iun. »
Citaĵo
« La antikvo estas distordita historio aŭ kelkaj postrestaĵoj de ĝi, kiuj pro hazardo povis eskapi la detruanton tempo. »
Citaĵo
« La ŝtato, kvankam gi estas granda mekanismo, moviĝas nur tre lante. »
Citaĵo
« La instruado okazu tiel, ke la lernanto ŝatu la instruon kaj ne la instruanton. »
Citaĵo
« Bonajn rilatojn oni plej rapide atingas, se oni ŝajnigas, ke oni jam havas ilin. »