Rivero

El Vikicitaro
Rivero
Rivero
Rivero
Aliaj projektoj
Rivero en Vikipedio
Rivero en Komunejo
Rivero en Komuneja kategorio
Rivero en Vikivortaro
Rivero en Vikinovaĵoj

Rivero estas natura abunda akvomaso, fluanta ordinare al maro, lago, marĉo aŭ alia rivero.

Citaĵo
« Manifestacioj en grandaj urboj similas al riveroj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Rivero estas la amaso en ĝia vanteco, la amaso montranta sin… ĝi estas simbolo de la malrapida amaso. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Atendi sur tero, ĝis sekiĝos la rivero. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« El malgrandaj akveroj fariĝas grandaj riveroj. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« La manĝota fiŝo estas ankoraŭ en la rivero. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Li trafis el sub pluvo en riveron. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Maro ĉiujn riverojn ricevas kaj tamen ne krevas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Ne konante la profundecon, ne iru en la riveron. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Ne moku riveron, ne atinginte la teron. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Riveretoj fluas al riveroj. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ[redakti]