Renesanco

El Vikicitaro
Renesanco
Renesanco
Renesanco
Aliaj projektoj
Renesanco en Vikipedio
Renesanco en Komunejo
Renesanco en Komuneja kategorio
Renesanco en Vikivortaro

Renesanco estas periodo de reviviĝo de la beletro kaj artoj, fine de Mezepoko, sub la influo de la klasikaj antikvaj modeloj.

Erich Fromm[redakti]

Citaĵo
« Historio de Eŭropo kaj Ameriko ekde la fino de mezepoko estas historio de kompleta apartiĝo de individuo. Tiu procezo komenciĝis en Italio en la epoko de Renesanco kaj evidente atingis sian pinton nur nun. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« La Renesanco estis kulturo de riĉa kaj pova klaso, kiu trafis pinton de la ondo, levita je ŝtormo de novaj ekonomiaj fortoj. Ordinara popolo, ricevinta nek novan riĉaĵon, nek novan potencon, transformiĝis je senvizaĝa amaso, perdinta certecon de sia antaŭa stato; al tiu amaso oni flatis aŭ minacis, sed potenculoj ĉiam manipulis kaj ekspluatis ĝin. Flanko ĉe flanke kun nova individuismo leviĝis ankaŭ nova despotismo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Haveblas kialoj dubi, ke plenrajtaj mastroj de kapitalismo de la Renesanco estis tiom feliĉaj kaj memfidaj kiel oni tion ofte prezentas. Evidente nova libereco alportis ne nur kreskintan fortosenton, sed ankaŭ kreskintajn izolitecon, dubojn, skeptikismon kaj, sekve de ĉio ĉi, angoron. Tiun kontraŭdiron ni trovas en filozofiaj verkoj de humanistoj. Ili substrekas homan dignon, individuecon kaj forton, sed en ilia filozofio montriĝas malcerteco kaj despero»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Sed kvankam ideoj de la Renesanco havis gravan influon sur pluan evoluon de la eŭropa pensado, tamen ĉefajn radikojn de la nuntempa kapitalismo, ĝiaj ekonomia strukturo kaj spirito, ni trovas ne en la itala kulturo de la malfrua mezepoko, sed en ekonomia kaj socia situacio de Centra kaj Okcidenta Eŭropo kaj en kreskintaj el tio doktrinoj de Lutero kaj Kalvino»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Kulturo de la Renesanco reprezentis socion de relative altevoluinta komerca kaj industria kapitalismo… La Reformacio inverse estis ĉefe religio de kamparanoj kaj malsupraj tavoloj de la urba socio»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« [pri la Renesanco] Individuo iĝis soleca; ĉio nun dependis ne de garantioj de lia tradicia statuso, sed de liaj propraj penoj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« [pri la Renesanco] Reprezentantoj de la meza klaso estis konservativemaj; ili volis stabiligi la socion, ne subfosi ĝin; ĉiu el ili esperis prosperi kaj partopreni en komuna evoluo. Pro tio ilia malamikeco ne povis manifestiĝi malkaŝe, eĉ konscii ĝin ne eblis: ĝin necesis subpremi. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Estonteco de demokratio dependas de realigo de individuismo, kiu estis ideologia celo de la tuta spirita evoluo de la Moderna tempo ekde la epoko de la Renesanco. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

Eric Hoffer[redakti]

Citaĵo
« La liberpensemo de la Renesanco estis antaŭulo de la nova fanatikecoReformacio kaj de la Kontraŭreformacio. Francoj de la Klerisma epoko, senmaskigantaj la eklezion kaj la kronon, edifantaj racion kaj toleremon, kaŭzis eksplodon de la revolucia kaj nacia fanatikeco, ne ĉesintan ĝis nun. Markso kaj liaj adeptoj, diskreditigintaj religion, naciismon, komercan pasion, enmondigis novan fanatikecon — socialismon, komunismon, Stalin-naciismon kaj strebon al la monda regado»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Certe estas domaĝe ke Rusio ne trapasis la Renesancon: ĝia tuta malhomogeneco originas je tio. »
— Emil Cioran, Historio kaj utopio [1960]

Marshall McLuhan[redakti]

Citaĵo
« Nome papero el Ĉinio, laŭgrade kreante al si vojon tra Proksima Oriento al Eŭropo, komencis ekde la 9-a jarcento senhalte akceli edukadon kaj negocon kaj kreis fundamenton de la “Renesanco de la 12-a jarcento”, populariginte gravuraĵojn kaj ebliginte finfine je la 15-a jarcento libroeldonadon»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Unuformeco kaj ripetebleco de eldonado trasobris la tutan Renesancon per imago de tempo kaj spaco kiel seninterrompaj mezureblaj kvantoj. Rekta sekvo de tiu ideo iĝis malsanktigado de la mondo de naturo kaj de la mondo de potenco. Nova rimedo kontroli fizikajn procezojn per ilia segmentado kaj fragmentado apartigis ne nur Dion disde la Naturo, sed sed ne malpli forte la Homon disde la Naturo, kaj homon disde homo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Unuecon al la arablingva mondo povas doni nur la gazetaro. Naciismo estis nekonata al la okcidenta mondo ĝis la Renesanco, kiam Gutenberg ebligis ekvidi la gepatran lingvon en unuforma vesto»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« En la eduka sfero la kutima divido de lernoplano je la fakoj arkaiĝis same kiel post alveno de la Renesanco arkaiĝis la mezepokaj trivium kaj kvadrium. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]

Diversaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Facilecon kun kiu resurektas antikva spirito oni povas observi en la epoko de Renesanco. Facilecon kun kiu resurektas oble pli malnova primitiva spirito, oni povas observi en nia tempo, eble eĉ pli bone ol en iu ajn alia historie konata epoko. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj

Vidu ankaŭ[redakti]