Reformacio

El Vikicitaro
Reformacio
Reformacio
Reformacio
Aliaj projektoj
Reformacio en Vikipedio
Reformacio en Komuneja kategorio
Reformacio en Vikivortaro

Reformacio estas granda religia movado, kiun iniciatis en la 16a jc precipe Kalvino k Lutero, k el kiu rezultis divido de la okcidenta kristana eklezio en rom-katolikan k protestantajn.

Citaĵoj[redakti]

Erich Fromm[redakti]

Citaĵo
« …kondiĉoj de la epoko de la Reformacio estis oble pli proksimaj al la nuntempaj ol tio ŝajnas de la unua rigardo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« La Reformacio estas unu el la fontoj de la ideo de libereco kaj aŭtonomio de la homo en tiu formo, kiel tiu ĉi ideo estas prezentita en la nuntempaj demokratioj. Ĉiam estas substrekata nome tiu ĉi aspekto de la Reformacio, speciale en nekatolikaj landoj. Ĉe tio tamen oni forgesas pri alia aspekto de la Reformacio: pri ĝia akcento je pekeco de la homa naturo, je mizereco kaj senhelpeco de individuo, je neceso de subiĝo de individuo al ekstera forto. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Kulturo de la Renesanco reprezentis socion de relative altevoluinta komerca kaj industria kapitalismo… La Reformacio inverse estis ĉefe religio de kamparanoj kaj malsupraj tavoloj de la urba socio»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« …la “devosento”, kiun ni vidas en la vivo de la nuntempa homo ekde la Reformacio ĝis niaj tagoj — same en la religia kaj laika raciigoj — estas forte markita je malamikeco rilate sin mem. La “konscienco” estas gardisto, starigita ĉe la homo de li mem. Ĝi igas lin agi laŭe al deziroj kaj celoj, kiujn li mem konsideras la siaj, dum efektive ili estas internigaĵoj de eksteraj sociaj postuloj. Ĝi pelas lin krude kaj kruele, malpermesante al li ĝojon kaj feliĉon, transformante lian vivon je elaĉeto de iu enigma peko»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Ĉe kapitalismo ekonomia agado, sukceso kaj materiala profito iĝis celo en si mem. Sorto de la homo konsistas en tio, ke akceli kreskon de ekonomia sistemo, multigi kapitalon — kaj ne por celoj de propra feliĉo, sed por la kapitalo mem. La homo transformiĝis je elemento de giganta ekonomia maŝino. Se li havas grandan kapitalon, do li estas granda dentorado; se li havas nenion — li estas bolteto; sed ajnakaze li estas nur elemento de la maŝino kaj servas al celoj, eksteraj rilate lin mem. Tiu preteco subigi sian personecon al eksterhomaj celoj estis fakte pretigita de la Reformacio. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

Eric Hoffer[redakti]

Citaĵo
« Kiam influo de eklezio, iam totala, malfortiĝas, kristaliĝas novaj religiaj movadoj. H. G. Wells rimarkas, ke en la epoko de la Reformacio homoj “kontraŭis ne tiom la potencon de la eklezio, kim ĝian malfortecon… Iliaj elpaŝoj kontraŭ la eklezio same interne kaj ekstere de ĝi estis direktitaj ne al seniĝo je la religia kontrolo, sed inverse, al starigo de pli kompleta kontrolo”. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« En kariero de preskaŭ ĉiu, eĉ ne skrupulema “homo de la vorto” aperas momento, kiam estima aŭ paciga gesto fare de la potenculoj povas allogi lin al ilia flanko. En certan periodon de sia vivo multaj “homoj de la vorto” pretas iĝi oportunistoj kaj korteganoj. Jesuo mem eble ne edifus sian instruon se la fariseoj akceptus lin, nomus sia instruisto kaj aŭskultus kun estimo. Se Luteron ĝustatempe oni farus episkopo, tre verŝajnas ke tio malvarmigus ardon ankaŭ de Lutero kaj de la tuta Reformacio. La junan Karolon Markson verŝajne oni povus allogi al la flanko de Prusio, se oni donus al li titolon kaj respondecan postenon en la registaro; same pri Lasalo, se li ricevus titolon kaj korteganan uniformon. Sed aliflanke tuj post kiam la “homo de la vorto” formulos sian filozofion kaj sian programon, li komencas defendi ilin pli firme kaj li mem iĝas malpli influebla de flatado kaj allogado. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La liberpensemo de la Renesanco estis antaŭulo de la nova fanatikeco — Reformacio kaj de la Kontraŭreformacio. Francoj de la Klerisma epoko, senmaskigantaj la eklezion kaj la kronon, edifantaj racion kaj toleremon, kaŭzis eksplodon de la revolucia kaj nacia fanatikeco, ne ĉesintan ĝis nun. Markso kaj liaj adeptoj, diskreditigintaj religion, naciismon, komercan pasion, enmondigis novan fanatikecon — socialismon, komunismon, Stalin-naciismon kaj strebon al la monda regado»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« La Reformacio donis al ribelantaj princoj novan liberecon de la agoj same en la religia kaj politika sferoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« La centra spirito same de Reformacio kaj la islama renaskiĝo, estas fundamenta reformo»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]

Vidu ankaŭ[redakti]