Rajto

El Vikicitaro
Rajto
Aliaj projektoj
Rajto en Vikipedio
Rajto en Komuneja kategorio
Rajto en Vikivortaro

Rajto estas la povo, pravigita de la leĝoj, statutoj aŭ moroj, plenumi agon, disponi kaj uzi aĵon aŭ postuli ion farendan aŭ ion malpermesi de/al aliulo.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« La rajtoj neniam estis donitaj de aŭtoritato. Oni ĉiam asertis ilin kontraŭ aŭtoritato kaj gajnis ilin el ĝi. » « Rights have never been granted by authority. They have always been asserted against authority, and won from it. »
— Kevin Carson
Citaĵo
« Libereco signifas, ke oni rajtas fari iun aferon; sed se oni ne havas oportunon fari tion, la rajto estas nur moko. La oportuno kuŝas en onia ekonomia stato, sendepende de la politika situacio. Neniuj politikaj rajtoj povas esti eĉ iom utilaj por tiu, kiu estas devigita sklavi sian tutan vivon por preventi la malsatmorton de si kaj sia familio. » « Freedom means that you have the right to do a certain thing; but if you have no opportunity to do it, that right is sheer mockery. The opportunity lies in your economic condition, whatever the political situation may be. No political rights can be of the least use to the man who is compelled to slave all his life to keep himself and family from starvation. »
— Alexander Berkman, Kio estas komunisma anarkiismo?, ĉapitro 14-a, "La februara revolucio"
Citaĵo
« Dum mi estas urbestro de tiu ĉi urbo la grandaj industrioj estas sekuraj. Ni aŭdas pri konstituciaj rajtoj, libera esprimado kaj la libera gazetaro. Ĉiufoje, kiam mi aŭdas tiujn ĉi vortojn, mi diras al mi: 'Tiu viro estas Ruĝa, tiu viro estas Komunisto.' Vi neniam aŭdas veran usonan paroladon tia. » « (angle) As long as I am mayor of this city the great industries are secure. We hear about constitutional rights, free speech and the free press. Every time I hear these words I say to myself, 'That man is a Red, that man is a Communist.' You never hear a real American talk like that. »
— Frank Hague
Citaĵo
« Per libera lando, mi celas landon, kie homoj rajtas fari, kion ili volas, kondiĉe ke ili ne vundas siajn najbarojn per siaj ŝatataj agoj. Mi ne celas landon, kie ses viroj povas igi kvin virojn fari ekzakte kion ili volas. » « (angle) By a free country, I mean a country where people are allowed, so long as they do not hurt their neighbours, to do as they like. I do not mean a country where six men may make five men do exactly as they like. »
— Robert Gascoyne-Cecil, 3a markizo de Salisbury
Citaĵo
« Se libereco signifas ion entute, ĝi signifas la rajton diri al homoj tion, kion ili ne volas aŭdi. » « (angle) If liberty means anything at all, it means the right to tell people what they do not want to hear. »
— George Orwell
Citaĵo
« Ŝajnas, ke ekzistas ia ordo en la universo, en la movado de la steloj kaj la turniĝo de la Tero kaj la ŝanĝiĝo de la sezonoj, kaj eĉ en la ciklo de la homa vivo. Sed homa vivo mem estas preskaŭ pura ĥaoso. Ĉiu prenas sian sintenon, asertas siajn proprajn rajtojn kaj sentojn, miskomprenante la motivojn de aliaj, kaj la siajn. » « (angle) There seems to be a kind of order in the universe, in the movement of the stars and the turning of the earth and the changing of the seasons, and even in the cycle of human life. But human life itself is almost pure chaos. Everyone takes his stance, asserts his own rights and feelings, mistaking the motives of others, and his own. »
— Katherine Anne Porter
Citaĵo
« Mi kredas, malgraŭ ĉio, en la venko de vero. Mi kredas je la grava valoro, ĉi-poste netuŝebla, de tiuj malmultaj vere frataj viroj en ĉiuj landoj de la mondo, kiuj, en la oscilado de naciaj egoismoj, liberiĝas, ekstaras kaj elstaras, firmaj kiel la gloraj statuoj de Rajto kaj Devo. »
— Henri Barbusse
Citaĵo
« Kiam ni perdas la rajton esti malsamaj, ni perdas la privilegion esti liberaj. » « (angle) When we lose the right to be different, we lose the privilege to be free. »
— Charles Evans Hughes
Citaĵo
« Rajtoj povas esti universalaj, sed ilia plenumado devas esti loka. » « (angle) Rights may be universal, but their enforcement must be local. »
— Murray Rothbard
Citaĵo
« La rajto de la homo scii, lerni, demandi, fari bonfidajn erarojn, esplori homajn emociojn devas, per ĉiuj rimedoj, esti sekura, se la vorto LIBERECO iam estu pli ol malplena politika slogano»
— Wilhelm Reich
Citaĵo
« Neniu el ni scias, kian efikon lia vivo produktas kaj kion ni donas al aliaj; tio estas kaŝita de ni kaj devas resti tiel, kvankam ni ofte rajtas vidi iom da ĝi, por ke ni ne perdu la kuraĝon»
— Albert Schweitzer
Citaĵo
« Mi malaprobas tion, kion vi diras sed mi defendos ĝis la morto vian rajton diri tion.[1] » « (angle) I disapprove of what you say, but I will defend to the death your right to say it. »
— Evelyn Beatrice Hall

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Kie regas la forto, tie rajto silentas. »
— Zamenhofa proverbaro

Referencoj

  1. Ofte mis atribuita al Voltero

Vidu ankaŭ[redakti]


Socia kaj politika filozofio
Filozofoj ArendtAristoteloAŭgustenoAkvinoBadiouBakuninBaudrillardCamusChomskyCiceronoKonfuceoDe BeauvoirEmersonEngelsFourierFranklinGandhiGramsciHegelHobbesJeffersonKantKierkegaardLaŭzioLeibnizLeninLockeLuxemburgMakiaveloMaoMarcuseMarxMontesquieuMohamedoNietzscheOrtegaPaineRenanRousseauRussellSadSartreSmithSokratoSpinozoStraussStirnerSunSun TzuTaineThoreauTocquevilleVoltaireWeber
Konceptoj JustecoJuroPacoPosedoRevolucioRajtoSocioDespotismoMilito
Regadformoj AristokratioBurokratioDemokratio