Publika opinio

El Vikicitaro
Publika opinio
Publika opinio
Publika opinio
Aliaj projektoj
Publika opinio en Vikipedio
Publika opinio en Komuneja kategorio

Publika opinio estas tuto da opinioj de socio pri interesantaj ĝin aferoj.

Citaĵoj[redakti]

Erich Fromm[redakti]

Citaĵo
« Anstataŭ videbla potenco regas la potenco “anonima”. Ĝi havas multajn maskojn: racio, scienco, mensa sano, normaleco, publika opinio; ĝi postulas nur tion, kio estas evidenta. Ŝajnas ke ĝi uzas ne premon, sed nur mildan admonon»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Dum la moderna historio potenco de la eklezio estis anstataŭigita je potenco de la ŝtato, la potenco de la ŝtato — je potenco de la konscienco, kaj en nia tempo tiu lasta estis forpremita de anonima potenco de racio kaj publika opinio, kiuj transformiĝis je konformigiloj. Liberiĝinte de iamaj malkaŝaj formoj de la potenco, ni ne rimarkas ke ni iĝis viktimoj de la potenco de la nova tipo. Ni transformiĝis je robotoj, sed vivas influataj de iluzio, ke ni estas memstaraj individuoj»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

Henry Kissinger[redakti]

Citaĵo
« Por laŭleĝigi tiun ĉi konsenton Woodrow Wilson proponis ideon de establo de la Ligo de Nacioj, institucio de pure usona tipo. Sub gvido de tiu ĉi tutmonda organizaĵo la forto devis cedi al moralo kaj forto de armilo – al ordono de publika opinio. Wilson estis ĉiam substrekanta ke se publiko estus sufiĉe informita, la milito neniam okazus, ignorante ardajn manifestaciojn de ĝoja jubilado kaj senpeziĝo, per kiuj estis bonvenigata en ĉiuj ĉefurboj la komenco de la milito, inkluzive la ĉefurbojn de la demokratiaj Britio kaj Francio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Fine de la 17-a jarcento brita publika opinio estis izolisma, kio estis grandparte simila al tiu usona du jarcentojn poste. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri la Viena kongreso] Partopreno en eŭropa registaro estis por la brita publika opinio ne pli alloga ol partopreno de usonanoj en la Ligo de Nacioj post 100 jaroj, kaj ĉefe pro la samaj kialoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Ekde 1700 publika opinio ludis gravan rolon en la brita ekstera politiko»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Napoleono la 3-a, pasiva revoluciulo, simbolis tendencon de adaptiĝo de politiko al publika opinio. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [en la 19-a jarcento] Malgraŭ la tuta aŭtokrateco de Germanio, ĝia gvidantaro atente aŭskultis voĉon de publika opinio kaj troviĝis sub fortega influo de naciismaj influgrupoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri la Pariza paca konferenco] Usonon protektis ĝia geografia situo, kapitulaco de la germana floto kaj ĝia transdono al la venkintoj nuligis dubojn de Anglio rilate minacon al ĝia dominado sur la maroj. El la venkintoj nur Francion oni petis bazi propran sekurecon sur la monda publika opinio. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Post la okupado de Ĉeĥoslovakio fare de Germanio, la brita publika opinio ne plu deziris toleri iujn ajn cedojn; ekde tiu momento komenco de la Dua mondmilito estis nur afero de la tempo, ĝis Hitlero restus trankvila, kio evidentiĝis psikologie malebla por li. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

José Ortega y Gasset[redakti]

Citaĵo
« Neniu povo sur la tero baziĝis sur io siginfe alia ol la publika opinio. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« Povo de la publika opinio estas gravito de la politika historio»
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« Kaj ĉar la naturo timas malplenon, manko de la publika opinio kompenciĝas je perforto. La lasta estas nura surogato de la unua. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Ne eblas sukcese efektivigi imperian politikon en la postimperia epoko, ĉe politike aktiva publika opinio. »
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

Vidu ankaŭ[redakti]