Psikiatrio

El Vikicitaro
Psikiatrio
Psikiatrio
Psikiatrio
Aliaj projektoj
Psikiatrio en Vikipedio
Psikiatrio en Komuneja kategorio
Psikiatrio en Vikivortaro

Psikiatrio estas medicina fako, kiu okupiĝas pri diagnozo, terapio kaj preventado de psikaj malsanoj.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Televido multe faris por psikiatrio disvastigante informojn pri ĝi, same kiel kontribuante al la bezono de ĝi. » « (angle) Television has done much for psychiatry by spreading information about it, as well as contributing to the need for it. »
— Alfred Hitchcock

Erich Fromm[redakti]

Citaĵo
« […] psikiatrio, riĉiĝinta per atingoj de Freŭdo, transformiĝis je ilo, servanta al komuna tendenco de manipulado de personeco. Danke al klopodoj de multaj psikiatroj, inkluzive psikanalizistojn, estis kreita bildo de “normala” homo, kiu neniam estas tro malĝoja, tro kolera aŭ tro ekscitita. Trajtojn de karaktero aŭ tipojn de personeco, malkongruajn al tiu normo, oni mallaŭde markas kiel “infanecaj” aŭ “neŭrozaj”. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

Marshall McLuhan[redakti]

Citaĵo
« Se la deknaŭa jarcento estis la epoko de redaktora seĝo, do nia jarcento estas la epoko de psikiatra kuŝilo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Por psikiatroj estis enigmo emo de infanoj-neŭrozuloj perdi neŭrozajn simptomojn dum parolado per telefono. Iuj balbutuloj, transirinte al eksterlanda lingvo, ĉesas balbuti. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]

Thomas Szasz[redakti]

Citaĵo
« […] ni sisteme trompas nin mem, konsiderante oftan ŝanĝon de la modo pri pekokaproj kiel sciencan kaj moralan progreson, kion konfirmas ankaŭ la nuntempa politiko kaj psikiatrio. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Vane insistas novproklamita “frenezulo” je sia sano. La malkapablo mem de la paciento “rekoni” fakton de malsano estas deklarata ĝia simptomo. Vane rifuzas li kuracadon kaj enhospitaliĝon, konsiderante ilin specoj de torturoj kaj malliberigo. Lia rifuzo subiĝi al aŭtoritato de psikiatro aspektas kiel eĉ pli profunda simptomo de la malsano. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« En la 17-a jarcento laŭgrade de malkresko de la povo de la eklezio kaj religia mondkoncepto la komplekso “inkvizitorosorĉistino” malaperis kaj sur ĝia loko estis konstruita la komplekso “psikiatro — frenezulo”. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« […] nur relative antaŭnelonge psikiatrio agnoskis, ke la homo devas “suferi” pro “mensa malsano”, tia ekzemple kiel maljunula senilecoskizofrenio, por ke lia malliberigo estu pravigita. En la antaŭa tempo sufiĉis esti senlabora junulo, prostituino, forlasita maljunulo. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Dum pli ol dudek jaroj da laboro kiel psikiatro mi eĉ ne unu fojon aŭdis ke klinika psikologo sciigus surbaze de projekcia testo ke esplorito estas “normala, mensa sana persono”. Iuj sorĉistinoj povis postvivi elprovon per akvo, tamen eĉ ne unu “frenezulo” restos sana post psikologia testado. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« […] ne ekzistas homa konduto, kiun nuntempa psikiatro ne povus laŭ sia plaĉo marki kiel nenormalecon aŭ “malsanon”. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Kiam oni diras al ni ke paciento, kiu venis al psikiatro antaŭ destinita tempo, estas nervoza, malfruiĝinta — malamika kaj veninta ĝustatempe — kompulsiva, ni ridas, ĉar ni opinias ke tio estas ŝerco. Sed ĉi-kaze oni diras al ni nome tion kaj tute serioze. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Necesas tamen memori, ke psikiatria serĉado aŭ diagnozado de mensmalsanuloj ne celas helpi al individuoj, kiujn oni konsideras mense malsanaj; tuta tiu ĉi agado celas helpi al tiuj, kiujn oni ne konsideras mensmalsanuloj. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Por fervora psikiatro ĉiuj homoj estas frenezuloj, same kiel por fervora teologo ĉiuj estas pekuloj»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« […] la nuntempa kuracisto, kaj speciale psikiatro, sisteme neas ligon al siaj mezepokaj antaŭuloj — humiligitaj kaj misfamigitaj resanigistino kaj sorĉistino. Li preferas spuri sian originon senpere de malnovgrekaj lernantoj de Hipokrato, ignorante per malkomforta silento la Mezepokon… Liaj prauloj, deklaras li, estis edzoj de Dio. Efektive ili estis edzinoj de Satano»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« […] psikiatroj, psikologoj kaj advokatoj malofte okazas subgarde en psikiatriaj malsanulejoj. Senhavuloj kaj sensignifuloj trafas ilin oble pli ofte. Sendube tio klarigas ankaŭ, kial en la ŝtataj psikiatriaj institucioj tiom multas aĝuloj. Maljunuloj, speciale malriĉaj, okupas en nia socio pozicion, tre similan al la pozicio de virino en la Mezepoko. Ili plej malmulte kapablas defendi sin de ofendaj medicinaj etikedoj. Se ili estas maldezirindaj, facilas agnoski ilin suferantaj je “maljunula senileco” aŭ iu alia speco de frenezo kaj meti en frenezulejon por “prizorgado” kaj “kuracado” de ilia “malsano”. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Kie finiĝas religia herezo, tie komenciĝas herezo psikiatria, kaj kie finiĝas persekutado de sorĉistino, komenciĝas persekutado de frenezulo»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Ĝis lastaj jardekoj plejparto de la medicina praktiko estis serio da magiaj agoj kaj en psikiatrio eĉ pli. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Efektive diagnozo estas nura semantika rimedo por pravigi elradikigon de la (supozata) malsano»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Al devige enhospitaligita paciento oni ne ebligas sciigi ion krom agnosko de si kiel mensa malsanulo. Homa dialogo inter hospitala psikiatro kaj lia enhospitaligita paciento ne ekzistas. Anstataŭe la paciento elbuŝigas “klinikan materialon”. La mensmalsanulo estas viva kadavro. La vortoj, kiujn li elparolas estas semantikaj eksudoj de lia malsano, destinitaj por esplorado, sed ne por perceptado. Psikiatroj referencas al parolo de la paciento kiel al “produktoj” kvazaŭ liaj vortoj estus sputaĵo. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]

Vidu ankaŭ[redakti]