Plenkreskulo

El Vikicitaro
Plenkreskulo
Plenkreskulo
Plenkreskulo
Aliaj projektoj
Plenkreskulo en Vikipedio
Plenkreskulo en Komuneja kategorio
Plenkreskulo en Vikivortaro

Plenkreskulo estas homo, atinginta sian plej altan kreskon (male al infano).

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« [pri Disneyland] Tiu ĉi mondo pretendas esti infana por konvinki ke la plenkreskuloj troviĝas en alia loko — en la “reala” mondo — kaj kaŝi ke vera infaneco estas ĉie, speciale inter tiuj plenkreskuloj, kiuj venas ĉi tien por ludimiti infanojn por erarigi sin mem rilate sian propran infanecon. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« Kiam infanaĝo mortas, ĝiaj kadavroj estas nomitaj plenkreskuloj kaj ili eniras socion, unu el la pli ĝentilaj nomoj de infero. Tial ni timas infanojn, eĉ se ni amas ilin. Ili montras al ni la staton de nia kadukiĝo. » « (angle) When childhood dies, its corpses are called adults and they enter society, one of the politer names of hell. That is why we dread children, even if we love them. They show us the state of our decay. »
— Brian Aldiss
Citaĵo
« Plenkreskuloj neniam komprenas ion por si mem, kaj estas tede por infanoj ĉiam kaj eterne klarigi aferojn al ili. »
— Antoine de Saint-Exupéry
Citaĵo
« Ni ĉiuj - plenkreskuloj kaj infanoj, verkistoj kaj legantoj - havas la devon revi. Ni havas la devon imagi. Estas facile ŝajnigi, ke neniu povas ŝanĝi ion ajn, ke ni estas en mondo, en kiu la socio estas grandega kaj la individuo estas malpli ol nenio: atomo en muro, rizgrejno en rizkampo. Sed la vero estas, ke individuoj ree ŝanĝas sian mondon, individuoj faras la estontecon, kaj ili faras ĝin imagante, ke aferoj povas esti malsamaj. » « (angle) We all – adults and children, writers and readers – have an obligation to daydream. We have an obligation to imagine. It is easy to pretend that nobody can change anything, that we are in a world in which society is huge and the individual is less than nothing: an atom in a wall, a grain of rice in a rice field. But the truth is, individuals change their world over and over, individuals make the future, and they do it by imagining that things can be different. »
— Neil Gaiman
Citaĵo
« Pri multaj temoj, infanoj - ne kaptitaj de dogmismo, pasio aŭ erudicio - juĝas multe pli vere ol plenkreskuloj. » « (germane) Über viele Dinge urteilen Kinder, von Systemgeist, Leidenschaft und Gelehrsamkeit unverführt, weit richtiger als Erwachsene. »
— Adolf Freiherr Knigge
Citaĵo
« Ĉiu inteligenta infano estas amatora antropologo. La unua afero, kiun tia infano rimarkas, estas, ke plenkreskuloj ne havas sencon. » « Every intelligent child is an amateur anthropologist. The first thing such a child notices is that adults don't make sense. »
— John Leonard

Carl Gustav Jung[redakti]

Citaĵo
« [...] en normalaj kondiĉoj la infano ne havas realajn proprajn problemojn. Ja dubi pri si kaj esti en konflikto kun si mem povas nur plenkreskulo. »
— Carl Gustav Jung, Etapoj de la vivo
Citaĵo
« Nia problemo pri edukado kutime suferas pro unuflanka interesiĝo pri la aŭspiciata infano kaj same unuflanka malaltento al la needukiteco de la plenkreska edukisto. Ĉiu finlerninto estas apriore konsiderata esti tute edukita, do plenkreska. »
— Carl Gustav Jung, Evoluo de la individuo
Citaĵo
« ...nian nuntempan pedagogian kaj psikologian ekscitiĝon pri la infano mi suspektas je senhonesta komploto: oni parolas pri la infano, sed evidente supozas la infanon en la plenkreskulo. En la plenkreskulo fiksiĝis nome la infano, eterna infano; io ankoraŭ evoluanta, neniam finita, bezonanta ĉiaman flegadon, atenton kaj edukadon. »
— Carl Gustav Jung, Evoluo de la individuo

Vidu ankaŭ[redakti]