Plano

El Vikicitaro
Plano
Plano
Plano
Aliaj projektoj
Plano en Vikipedio
Plano en Komuneja kategorio

Plano estas la mensa preparo de onta agado sur la bazo de prognozo. Ĝi estas kreado de plano, pripensita agosekvo por iri de elirstato al finstato, al celo. Por planado oni uzas spertojn kaj memorigitajn sciojn.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Plano en la reala mondo» « Plan in the real world. »
— Wheeler L. Baker, Crisis Management: A Model for Managers (1993), p. 77
Citaĵo
« Ne ekzistas sorto, kiu planas la vivojn de viroj. Kio ajn venas al ni, bonamalbona, kutime rezultas de nia propra ago aŭ manko de ago. » « There is no fate that plans men's lives. Whatever comes to us, good or bad, is usually the result of our own action or lack of action. »
— Herbert N. Casson citita en: revuo Forbes (1950)
Citaĵo
« Preparante batalon, mi ĉiam trovis, ke planoj estas senutilaj, sed planado estas nemalhavebla. » « In preparing for battle, I have always found that plans are useless but planning is indispensable. »
— Dwight D. Eisenhower[1]
Citaĵo
« Kial ni ne nomas planojn tiaj, kiaj ili vere estas: divenoj» « Why don’t we just call plans what they really are: guesses. »
— Jason Fried kaj David Heinemeier, Rework (2009)
Citaĵo
« Vivo estas tio, kio okazas al vi, dum vi okupiĝas pri aliaj planoj. » « Life is what happens to you, while you're busy making other plans. »
— John Lennon
Citaĵo
« Neniu plano de operacioj etendiĝas kun ia certeco post la unua kontakto kun la ĉefa malamika forto. » « Kein Operationsplan reicht mit einiger Sicherheit über das erste Zusammentreffen mit der feindlichen Hauptmacht hinaus. »
— Helmuth von Moltke
Citaĵo
« Bona plano estas simpla plano. » « A good plan is a simple plan. »
— Jim Rohn
Citaĵo
« Mi sidas kaj parolas al Dio
Kaj li nur ridas pri miaj planoj. »
 « I sit and talk to God And he just laughs at my plans »
— Robbie Williams kaj Guy Chambers
Citaĵo
« En la vivo [same] kiel okazas en ŝako. Ni ellaboras planon, sed tiu plano estas kondiĉigita de tio, kion vi volas fari, en ŝako, la kontraŭulo kaj en la vivo, destino. La modifoj, kiujn la plano spertas kun ĉi tio, estas preskaŭ ĉiam tiel grandaj, ke en ĝia ekzekuto ĝi apenaŭ rekoneblas en iuj el ĝiaj bazaj trajtoj. »
— Schopenhauer
Citaĵo
« Planado: zorgi pri trovado de la plej bona metodo por atingi neintencitan rezulton»
— Ambrose Bierce
Citaĵo
« Se vi volas ridigi Dion, diru al li viajn planojn. »
— Woody Allen
Citaĵo
« Malbona plano estas pli bona ol neniu plano. »
— Frank Marshall
Citaĵo
« Estas pli bone havi malbonan planon ol neniun planon. » « It is better to have a bad plan than no plan. »
— Garry Kasparov

Referencoj

  1. Citita en Six Crises (1962) de Richard Nixon