Pento

El Vikicitaro
Pento
Pento
Pento
Aliaj projektoj
Pento en Vikipedio
Pento en Vikivortaro

Pento estas aparte forta formo de bedaŭro pri propraj misfaroj aŭ alispecaj eraroj, ligita al forta sento de propra kulpo, kaj al la deziro ripari la mison kaj plu ne rekulpi.

Citaĵoj[redakti]

Sigmund Freud[redakti]

Citaĵo
« Kulposento, aperanta post faro de io krima, pli meritas la nomon de pento. Ĝi rilatas nur al la ago, kaj jam pro tio ĝi supozigas haveblon de konscienco antaŭ la ago, tio estas de preteco eksenti sin kulpa. »
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
Citaĵo
« Pento estis rezulto de origina ambigueco de la sentoj rilate la patron: la filoj lin malamegis, sed ili ankaŭ amis lin. Post kontentigi la malamegon per agreso, la amo manifestiĝis kiel pento pro la farita ago, okazis identigo de Supermio kun la patro. Kvazaŭ pune pro la agresa ago kontraŭ la patro, lia potenco ricevis Supermion, starigantan limigojn, farantan malpermesojn pri ripetado de la ago. »
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
Citaĵo
« Pento estas la komuna nomo de la reagoj de Mio al la kulposento. La pento enhavas en preskaŭ senŝanĝa formo materialon de la timosentoj kaj estas puno per si mem, ĝi inkluzivas la bezonon je puno, kaj pro tio ĝi povas esti pli aĝa ol la konscienco»
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Se lupo ekpentis, ŝafo atentu. »
Citaĵo
« Edziĝo tro momenta estas longapenta. »
— Proverbaro Esperanta
Citaĵo
« La infan-diservejo estas malliberejo en kiu infanoj pentofaras por la malbona konscienco de siaj gepatroj. » « A Sunday school is a prison in which children do penance for the evil conscience of their parents. »
— H.L.Mencken