Paul Dirac

El Vikicitaro
Paul Dirac
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Paul Adrien Maurice DIRAC (en Esperanto: Paŭlo Dirako; naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1902 en Bristol, Britio - mortis la 20-an de oktobro 1984 en Tallahassee, Florida, Usono) estis brita fizikisto, kiu dividis la Nobel-premion en fiziko en 1933 kun Erwin Schrödinger. Paul Dirac estas fama pro sia laboro en kvantuma mekaniko kaj elektrona teorio.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« En scienco oni provas rakonti al homoj, tiel ke ĉiuj komprenu ion, kion neniu antaŭe sciis. Sed en la kazo de poezio, estas ĝuste la kontraŭo! » « (angle) In science one tries to tell people, in such a way as to be understood by everyone, something that no one ever knew before. But in the case of poetry, it's the exact opposite! »
— Paul Dirac
Citaĵo
« Ŝajnas, ke se oni laboras el la vidpunkto akiri belecon en siaj ekvacioj, kaj se oni vere havas solidan komprenon, oni estas sur certa linio de progreso» « (angle) It seems that if one is working from the point of view of getting beauty in one's equations, and if one has really a sound insight, one is on a sure line of progress. »
— Paul Dirac