Patro

El Vikicitaro
Patro
Patro
Patro
Aliaj projektoj
Patro en Vikipedio
Patro en Komuneja kategorio
Patro en Vikivortaro

Patro estas la vira generinto de infano. Plejparto da animaloj (inkluzive de homoj) estas generitaj de patro kaj patrino. Je homoj, patra rilato povas havi biologian, socian, aŭ leĝan signifon, laŭ la rilato.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« "Patro" kaj "panjo" — tiuj du vortoj estas por la infano kvazaŭ pratipo de ĉiuj dualismoj kaj ĉiuj simetrioj. Antaŭ la homido komprenos ke en la mondo estas nokto kaj tago, fajro kaj akvo, blanko kaj nigro, malsupro kaj supro, morto kaj vivo, li propraokule vidas, ke la mondo estas dividita je du partoj — patro kaj panjo. » « «Папа» и «мама» — эти два слова являются для ребенка как бы прообразом всех дуализмов и всех симметрии. Прежде чем человеческий детеныш узнает, что в мире есть ночь и день, огонь и вода, белое и черное, низ и верх, смерть и жизнь, он воочию видит, что мир разделен на две части — на папу и маму. »
— Kornej Ĉukovskij, De du ĝis kvin
Citaĵo
« En persono de la patro aŭtoritata ŝtato havas sian reprezentanton en ĉiu familio, kaj pro tio la familio transformiĝas je tre grava ilo de ĝia potenco. Aŭtoritata pozicio de la patro spegulas lian politikan rolon kaj malkaŝas ligon de la familio kun la aŭtoritata ŝtato. La patro okupas en la familio la saman pozicion kian okupas rilate lin estro en produktada procezo. En siaj infanoj, speciale en la filoj, li reproduktas tiun sklavecan rilaton al la aŭtoritato. Danke al tiuj kondiĉoj aperas pasive servema rilato de etburĝo al la figuro de führer»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
Citaĵo
« Mi lernis de mia patro, ke kiam vi marŝas antaŭ publiko, ili estas la reĝoj kaj reĝinoj, kaj vi estas nur la bufono - kaj se vi ne pensas tiel, vi fariĝos tre, tre fanfaronema. » « (angle) I learned from my dad that when you walk in front of an audience, they are the kings and queens, and you’re but the jester — and if you don’t think that way, you’re going to get very, very conceited. »
— Jerry Lewis

Sigmund Freud[redakti]

Citaĵo
« [...] sonĝoj pri morto de gepatroj en granda plimulto koncernas personon de la sama genro kiel la dormanto — do viro plej ofte sonĝas morton de la patro kaj virino — morton de la patrino»
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« Rabistoj, noktaj banditoj kaj fantomoj, kiujn oni kutime timas antaŭ endormiĝo, venas de la sama infana rememoro. Tio estas personoj, vekintaj la infanon por rigardi ĉu li makulis la liton kaj kie li tenas la manojn dum la dormo. Per analizo de kelkaj tiaj sonĝoj mi sukcesis malkovri personecon de la noktaj gastoj. La rabisto ĉiam estis la patro, la fantomoj plejparte estis virinoj en blankaj noktaj vestoj»
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]

Erich Fromm[redakti]

Citaĵo
« Freud donas al la patro lokon, kiu efektive apartenas al la patrino kaj reduktas la patrinon ĝis la pozicio de la objekto de la seksa logo. La diino transformiĝas je la prostituino dum la patro altiĝante iĝas la centra figuro de la mondo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Tamen ekzistas la konscienco de ne nur la patra, sed ankaŭ de la patrina tipo: en ni sonas la voĉo, ordonanta al ni plenumi nian devon kaj la alia, alvokanta nin al la amo kaj pardono — same rilate la aliajn kaj nin mem. Efektive komence ambaŭ tipojn de la konscienco influas la patro kaj la patrino (aŭ tiuj, kiuj plenumas ilian rolon), tamen dum maturiĝo la konscienco iĝas ĉiam pli kaj pli sendependa de tiuj komencaj imagoj; la homo kvazaŭ iĝas sia propra patro, sia propra patrino kaj sia propra bebo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« [pri la homo] Komence (kio evidente respondecis al la periodo de la terkultiva kulturo) dio prezentiĝis al li forme de la ĉionprotektanta kaj ĉionnutranta Granda Patrino. Poste li adoris la patrecajn diojn, simbolantajn la saĝon, principojn kaj leĝojn»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Proverboj[redakti]

Citaĵo
« Kia la patro, tia la filo»
— Proverbo

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Patroj avaras, infanoj malŝparas. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ[redakti]