Pano

El Vikicitaro
Pano
Pano
Pano
Aliaj projektoj
Pano en Vikipedio
Pano en Komunejo
Pano en Komuneja kategorio
Pano en Vikivortaro

Pano estas homa nutraĵo, pretigita el faruno, akvo, fermentaĵo kaj eventuale kun aldonaĵoj (ekz. kemiaj elementoj, komponaĵoj, terpomo). Oni uzas farunon de la cerealoj surlokaj (ekz. tritiko, maizo, hordeo, sekalo ktp).

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« En la tagoj de malsatribeloj popolaj amasoj kutime postulas panon kaj subtene al la postuloj kutime detruas bakejojn. Ĉu tio estas simbolo de tio, kiel la nuntempaj amasoj traktas — nur pli grandskale kaj inventeme — la civilizacion, kiu nutras ilin? »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« Filozofio povas baki neniun panon; sed ĝi povas havigi al ni Dion, Liberecon, Senmortecon. »
— Novalis
Citaĵo
« La leĝo, en sia majesta egaleco, malpermesas al riĉuloj kaj malriĉuloj dormi sub pontoj, almozpeti sur la stratoj kaj ŝteli panon. »
— Anatole France


Citaĵo
« Muziko, kiun mi aŭdis ĉe vi, estis pli ol muziko, kaj pano, kiun mi manĝis kun vi, estis pli ol pano... » « (angle) Music I heard with you was more than music, and bread I broke with you was more than bread... »
— Conrad Aiken
Citaĵo
« Post pano, edukado estas la unua bezono de la homoj. »
— Georges Danton

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Citaĵo
« Mi panon ne esperis, subite kuko aperis. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Kie estas pano, ne mankas panpecetoj. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Seka panpeco, sed en libereco»
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ[redakti]