Paniko

El Vikicitaro
Paniko
Paniko
Paniko
Aliaj projektoj
Paniko en Vikipedio
Paniko en Komuneja kategorio
Paniko en Vikivortaro

Paniko estas subita, kolektiva teruro, ofte sen sufiĉa kaŭzo.

Citaĵo
« Paniko en teatro, kiel tio ofte estis rimarkite, prezentas disfalon de la amaso. Ju pli forte la homoj estas unuigitaj per prezentaĵo kaj ju pli izolita de la strato estas la teatrejo, des pli furioze okazas la disfalo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« [pri paniko en la teatro]Ju pli furioze la homo luktas por sia vivo, des pli klare iĝas, ke li luktas kontraŭ la aliaj, malhelpantaj lin de ĉiuj flankoj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Paniko estas la disfalo de la amaso en la amaso. Aparta homo ĉi tie penas forfali de la amaso kaj fuĝi de ĝi, minacanta al li kiel la tuto. Sed ĉar li fizike estas interne de ĝi, necesas kontraŭ ĝi batali. Fordoni sin al ĝi estus pereo, ĉar la pereo minacas ĝin mem. En tiuj momentoj li ne povas ne substreki sian apartecon. Per piedbatoj kaj batoj li elvokas sur sin piedbatojn kaj batojn. Ju pli li disdonas ilin, des pli ricevas kaj des pli klare li sentas sin, des pli klare desegniĝas limoj de lia propra persono. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Fajro kiel la arbarastepa incendio estas la malamika amaso; tiu ĉi sento dormetas en ĉiu homo. Fajro kiel simbolo de la amaso vivas en ĉiu animo kaj konsistgas ĝian neeviteblan parton. Obstina tretado de la homoj, kiu ofte okazas ĉe paniko kaj ŝajnas tiom sensenca, estas efektive nenio alia ol tretado de la fajro. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« En tiu momento, kiam la kuranto komencas pensi nur pri si kaj en la aliaj vidi nur obstaklon, karaktero de la amasa fuĝo komplete ŝanĝiĝas kaj ĝi transformiĝas je sia kontraŭo — je paniko, je lukto de ĉiu kontraŭ ĉiuj, starantaj sur lia vojo. Plej ofte tiu transformiĝo okazas, kiam kelkfoje ŝanĝiĝas direkto de la fuĝo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Vidu ankaŭ[redakti]