Oskar Lafontaine

El Vikicitaro
Oskar Lafontaine
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Oskar LAFONTAINE (naskiĝis la 16-an de septembro 1943 en Saarlouis) estas maldekstra germana politikisto, kunprezidanto de la Maldekstra Partio en 2007-2009 jaroj.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

2022[redakti]

Pri liverado de armiloj en Ukrainion.

Citaĵo
« Bedaŭrinde tiuj homoj pensas nur en kategorioj de venko aŭ malvenko. Dum la plej grava temo — savo de homaj vivoj — ne ludas por ili rolon. Kiu ne volas, ke mortu pli da homoj, devas esti kontraŭ daŭrigo de la milito kaj, sevke, kontraŭ ajna liverado de pliaj armiloj. La argumento, ke tiuj armiloj defendas Ukrainion, valoras nenion. Ĉar en nia lando neniu antaŭe havis ideon subteni per germanaj armiloj — pro paco — la landojn, kiujn dum la pasintaj jaroj invadis Usono. Jam de tiu sola fakto videblas la hipokriteco de ĉio, kio nun okazas ĉe ni. » « (germane) Diese Leute denken leider nur in den Kategorien Sieg oder Niederlage. Das Wichtigste aber, das Retten von Menschenleben, spielt offenbar keine Rolle. Wer nicht will, dass noch mehr Menschen sterben, muss gegen jede Verlängerung des Krieges und damit auch gegen jede Waffenlieferung sein. Das Argument, durch diese Aufrüstung würde man die Ukraine schützen, ist unglaubwürdig. Niemand kam auf die Idee, die von den USA überfallenen Länder mit der Lieferung deutscher Waffen zu unterstützen. Daran sieht man, wie verlogen es derzeit bei uns zugeht. »
— El intervjuo en majo 2022.